Kontinue iras savado en tertrema katastrofejo en Jiuzhaigou

(GMT+08:00) 2017-08-11 15:05:39     Redaktoro:Pluveta

Post 7,0-magnituda tertremo okazinta en la gubernio Jiuzhaigou en Sichuan-provinco ĉiuj flankoj unuanime faras savadon kontraŭ la katastrofo. Ĝis la 13a horo de la 10a de aŭgusto 71 miloj da homoj estis translokitaj. La armitaj policanoj atingis la katastrofejon por ripari vojojn.

La novaĵ-oficejo de Sichuang-provinco atestis, ke ĝis la 12a horo de la 10a de aŭgusto, la tertremo kaŭzis morton de 20 homoj kaj vundiĝon de 431 homoj. Inter la vunditoj 18 estis serioze vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin