Sud-Koreio urĝis KDPR reveni al dialoga vojo

(GMT+08:00) 2017-08-11 15:07:55     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde Sud-Koreio urĝis la Korean Demokratian Popolan Respublikon tuj ĉesigi la agadon streĉantan la situacion, kaj diris, ke estas malfermita la pordo al dialogo.

Tiutage la sud-korea Nacia Sekureca Komitato okazigis kunvenon diskutante pri la situacio en la Korea Duoninsulo. Park Soo-hyun, proparolanto de la prezidentejo Blua Domo, diris, ke la komitato opinias, ke serioziĝis la situacio en la Korea Duoninsulo pro la provoko de la KDPR. Li urĝis la KDPR tuj ĉesigi la agadon streĉantan la situacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin