Uhuru Kenyatta denove elektita kiel kenja prezidento

(GMT+08:00) 2017-08-12 12:45:09     Redaktoro:Yu

La kenja Sendependa Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj vendrede publikigis la rezulton de balotado. Nuna prezidento Uhuru Kenyatta, kandidato el la partio Jubilee, gajnis la prezidentecan elekton, kiu okazis marde. Li estis denove elektita kiel prezidento de la lando.

Laŭ la publikigita rezulto, Kenyatta gajnis ĉirkaŭ 54,27% da voĉoj. Li akiris pli ol 25% da voĉoj en almenaŭ 24 el entute 47 elektdistriktoj - la nombro laŭleĝe necesa por venko en la unua balotado.

Lia ĉefa rivalo Raila Amolo Odinga, opozicia gvidanto, gajnis 44,74% da voĉoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj, 19,6 milionoj da voĉdonantoj estis registritaj por la elekto, kaj ĉirkaŭ 79,17% de ili partoprenis en la balotado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin