Funkciulo de UN laŭdis Ĉinion pro ties helpo al rifuĝintoj en Kamerunio

(GMT+08:00) 2017-08-12 13:26:49     Redaktoro:Yu

Direktoro de la Kamerunia Oficejo de la Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj, Abdoulaye Baldé, diris vendrede, ke estas laŭdinda la helpo de Ĉinio al centrafrikaj rifuĝintoj en Kamerunio, kaj Ĉinio ludis gravan rolon en traktado de la regiona demando de rifuĝintoj.

Tiutage en la kamerunia ĉefurbo Jaundo okazis ceremonio de transdono de ĉinaj helpmaterialoj. Baldé diris, ke ricevante urĝan helpon el Ĉinio, afrikaj landoj, inkluzive de Kamerunio, povas ankaŭ tiri utilajn inspirojn el disvolvaj spertoj de Ĉinio.

Ĉina ambasadoro al Kamerunio Wei Wenhua diris, ke la demando de rifuĝintoj estas regiona kaj ankaŭ tutmonda, ĉar neniu lando povas resti ekster ĝi. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio atribuas grandan gravecon al la demando kaj aktive partoprenas en traktado de la demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin