Xi urĝas rilatajn partiojn sin deteni pri korea nuklea demando

(GMT+08:00) 2017-08-12 15:53:08     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis koncernajn partiojn sin deteni pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo en telefona konversacio kun sia usona paralelulo Donald Trump sabate.

Xi diris, ke la koncernaj partioj devas eviti parolojn kaj agojn, kiuj povas pliigi streĉecon en la Korea Duoninsulo, kaj Ĉinio volas labori kun Usono por solvi la demandon.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Usono havas komunajn interesojn en sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj konservado de paco kaj stabileco en la duoninsulo.

Trump diris, ke Usono tute komprenas la klopodojn faritajn de Ĉinio por solvado de la nuklea demando kaj volas daŭrigi striktajn kontaktojn kun Pekino pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin