Defenda ministro: Venezuela armeo ĉiam defendos ŝtatan suverenecon

(GMT+08:00) 2017-08-12 16:14:49     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris vendrede, ke Usono ne eliminas la eblecon preni militan operacon kontraŭ Venezuelo. Venezuela ministro pri defendo Vladimir Padrino Lopez respondis tiutage, ke la venezuela armeo ĉiam defendos teritorian integrecon de la lando.

Lopez diris en deklaro, ke ĉiaokaze la venezuela armeo defendos la teritorian integrecon de la lando. Li kritikis Usonon pri ties frenezaj kaj ekstremaj krimarkoj.

Venezuela ministro pri gazetaro Ernesto Villegas diris en televida parolado, ke la usona mianco al Venezuelo estas senprecedenca, kaj pro tio la venezuela popolo certe unuiĝos por rifuzi intervenon kaj kune defendi la patrujon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin