Pakistana ĉefministro intervidiĝis kun ĉina vicĉefministro

(GMT+08:00) 2017-08-14 11:38:55     Redaktoro:Xiong

Dimanĉe en Islamabado pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi intervidiĝis kun ĉina vicĉefministro Wang Yang, kiu estis tie por ĉeesti ceremonion de la 70a datreveno de la sendependiĝo de Pakistano. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri akcelado de pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Pakistano kaj atingis konsenton pri multaj temoj. Wang transdiris sinceran saluton de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Abbasi. Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas fidelaj amikoj kaj ĝuas la partnerecon de ĉiavetera strategia kunlaboro. En 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping faris sukcesan viziton al Pakistano kaj malfermis novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Pakistano por efektivigi gravan komunan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, fruktigi duflankan pragmatan kunlaboron kaj profitigi popolojn de la du landoj.

Abbasi diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas fratoj. En la lastaj jaroj, la pakistana ekonomio daŭre kreskis, kaj la subteno kaj helpo de Ĉinio ludis gravan rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin