Ekologia muzeo favora al popolamasoj

(GMT+08:00) 2017-08-14 15:22:47     Redaktoro:Xiong

 

La muzeo estas loko, kien multaj homoj vizitas tiam, kiam ili turismas. Ĝia ĉefa funkcio estas kolekti kaj ekspozicii heredaĵojn naturajn kaj kulturajn. Tamen la ekologia muzeo konstruita ĉefe de la Nacia Muzeo de Guangxi helpis ne nur al malriĉa regiono ripari vojon, konduki akvan kaj elektran sistemojn, sed eĉ al ne malmultaj homoj trovi laborpostenon. Kia ĝi estas? Kial ĝi povas efektive favori la popolamasojn?

La miao-nacieca ekologia muzeo situas en la vilaĝo Xiaosangcun Xiatun, la distrikto Antai, la miao-nacieca aŭtonoma gubernio Rongshui, en la nordo de Guangxi. Ĉi tie kuŝas pitoreskaj pejzaĝoj, kaj kompare, la trafiko prezentiĝas iom malfacila. Danke al la izoliteco de la loko, la praa ekologia kulturo estas bone rezervita. Shi Lei, direktoro de la miao-nacieca ekologia muzeo, diris:

"Nia ekologia muzeo situas en la vilaĝo Xiaosangcun Xiatun, la distrikto Antai, la miao-nacieca aŭtonoma gubernio Rongshui, je ĉ. 70 kilometroj for de la guberni-urbo. Nia muzeo estas filio de la Nacia Muzeo de Guangxi. Kutime nia muzeo estas malferma al la publiko, kaj en nia loka komunumo ni faras aktivadojn por heredigi kaj protekti la nacian kulturon. Krome, en nia ĉiutaga laboro, ni ankaŭ kolektas objektojn de nemateria kulturo, ekzemple, ni faras fotografadon kaj kolektadon por moraj festoj. Ĉiujare ni resumas tiujn materialojn kaj prezentas ilin al supera fako. Kaj cetere, ni ankaŭ agas por helpi al malriĉuloj altigi sian kapablon liberiĝi de malriĉeco."

La ekologia muzeo formiĝas el certa komunumo aŭ certa regiono integriĝinta en tuton, kiu ampleksas la kulturan kaj naturan mediojn. Tia ideo fontas el la nova tipo de franca muzeo, kiu en la oka jardeko de la antaŭa jarcento estis enkondukita en Ĉinion kaj poste tie radikiĝis kaj ĝermis. La ekologiaj muzeoj de Guangxi konstruitaj estas reprezentantoj el tiuj muzeoj. En la jaro 2003 koncernaj fakuloj proponis la projekton "1 + 10", tio estas, unu nacia muzeo de Guangxi plus 10 ekologiaj muzeoj.

Shi Lei konigis:

"La ekologia muzeo ŝajnas elmontra centro de la protektata regiono, kaj per ĝi la vilaĝanoj havas okazon kompreni sian nacian kulturon, kaj samtempe disvastigi sian nacian kulturon al la ekstero. Ĝi estas platformo, sur kiu malsamaj kulturoj povas sin interŝanĝi. Sin bazantaj sur tio la amasoj havigas al si fidon por heredigi kaj protekti la nacian kulturon en la estonteco."

La ekologia muzeo diferencas de la tradicia. Ĝi sin bazas sur la koncepto de la lokaj loĝantoj je decido pri si mem, kaj pli efike realigas siajn funkciojn: protekti, eksponi, disvastig kaj propagandi kulturajn objektojn.

Ĝenerale la ĉina ekologia muzeo instaliĝas en vilaĝo malproksima kaj izolita, kaj pro tio ĝia unua celo estas kuntreni la evoluon de la vilaĝa komunumo. Krom helpi al vilaĝanoj solvi la problemon de vivtenado, ĝi ankaŭ ludas rolon en infrastruktura konstruado de la vilaĝo.

La ekologia muzeo ne nur protektas la memfidon, iniciativon kaj originalecon de la nacia kulturo, sed ankaŭ kreas pli belan vivon por loĝantoj en ekonomie subevoluintaj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin