Vojaĝo al ĉarma kokosa insulo Hainan

(GMT+08:00) 2017-08-15 16:54:15     Redaktoro:Selena

La provinco Hainan situas en la ĉina suda landparto kaj ĝia turisma industrio rapide progresas, dependante de la unika insula ĉarmo. De la lastaj jaroj, dank'al bonŝanco konstrui internacian turisman insulon, la provinco Hainan senĉese antaŭenigas novigon kaj ekspluaton kaj esploras harmonian kunfandiĝon de naturaj riĉfontoj kaj tradicia kulturo.

Hainan estas provinco, kie koncentriĝas multaj gentoj. En longedaŭra disvolva procezo, lokaj gentoj formis enhavoriĉajn kaj karakterizajn elstarajn tradiciajn kulturojn. Ili estas valoraj kulturaj heredaĵoj kaj ankaŭ gravaj kulturaj kaj turismaj riĉfontoj de la provinco.

En la urbo Sanya kaj gubernioj Lingshui kaj Baoting troviĝas aroj da ĝardenoj kun naciminoritata stilo, kaj tie ofte okazas diversaj folkloraj aktivadoj, kiuj estas allogaj por turistoj.

En tradicia kulturo de la lioj, kateĉuareko ne nur ludas gravan etiketan rolon, sed ankaŭ enkorpigas vivsintenon de la lioj. Ĉiĉerono Amei diris:

"Ĉe ni plej grava okazaĵo estas edziĝa ceremonio, sed ne printempa festo. Viro devas grimpi sur 49 arbojn kaj pluki 49 kateĉuarekajn fruktojn por donaci ilin al familio de knabino por ke ŝi al li edziniĝu. Por ni Kvin-Fingra Monto estas dia monto, kaj ĝia nazo estas kateĉuareko. Tia formo simbolas persisteman spiriton de la lioj, ĉar la kateĉuareko havas tre grandan flekseblecon, kaj ĝi povas vivi trafate eĉ de tajfuno. "

La lioj estas plej fruaj indiĝenoj de Hainan, kaj la historio estas spurebla ĝis nov-ŝtonepoko kaj jam daŭris milojn da jaroj. En longdaŭra historia procezo la lioj paŝ-post-paŝe formis sian unikan kulturon. Meze de ili la plej granda karakterizo estas tatuo. La gento de lioj estas ununura naciminoritato, kiu prenas haŭton kiel vehiklon, sur kiu notiĝas la klana simbolo, kaj la tatuo, kiu herediĝas de generacio al generacio, estas ege valora kultura heredaĵo. Ĉiĉerono Amei konigis:

"Ju pli bela la tatuo, des pli alta la pozicio. Ĝenerale fraŭlinoj komencas fari tatuon en la aĝo de 6 jaro, kaj finiĝas la ago kiam ili estas adoltuloj, nome 13 jaraj. La gento havas kvin dialektajn lokojn pro la diferenco de homaj loĝejo, dialekto kaj fasono, kaj ankaŭ iliaj adoraj desegnoj estas malsamaj. Ĉiu el la kvin triboj havas sian propran tatuan desegnon. "

La ĉiĉerono diris ankaŭ, ke la tatuo sur korpo manifestas preĝon por la vivo, strebon al feliĉo, eviton al katastrofo kaj aperon de juneco kaj beleco.

Tiuj unikaj kaj vivecaj folkloroj ne nur altiras al si atenton de grandnombraj turistoj ĉinaj kaj alilandaj, sed ankaŭ estas zorgataj de alilandaj amaskomunikiloj. Laŭ konigo, amaskomunikiloj de Korea Respubliko, Rusio kaj Germanio venis al la ĝardeno Kateĉuareka Valo por filmado aŭ observado. Lei Qiang, estro de la vidindejo pri reta propagando, diris al raportisto:

"Sudkorea televida stacio KBS ofte venas kaj filmas. Ili interesiĝas pri manĝajoj, fasono, danco kaj instrumentoj. "

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin