Ĉina vicĉefministro ĉeestis ceremonion de 70a datreveno de sendependiĝo de Pakistano

(GMT+08:00) 2017-08-15 11:30:49     Redaktoro:Xiong

Lunde en Islamabado okazis la ceremonio de la 70a datreveno de la sendependiĝo de Pakistano. Ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

La ceremonio okazis matene en konferenca centro en Islamabado. Pakistana prezidento Mamnoon Hussain, ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, reprezentantoj el diversaj rondoj de la lando kaj fremdlandaj ambasadoroj en Pakistano ĉeestis la ceremonion.

Wang alte taksis la atingojn de Pakistano en disvolvado kaj konstruado post la sendependiĝo. Li admiris la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano kaj anticipis vastan perspektivon de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin