Novaĵoj (Aŭgusto 15)

(GMT+08:00) 2017-08-15 16:27:32     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina vicĉefministro ĉeestis solenon de la 70a datreveno de sendependiĝo de Pakistano; Ĉinio urĝas Sud-Koreion haltigi lokadon de la antimisila sistemo THAAD. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Islamabado okazis ceremonio de la 70a datreveno de la sendependiĝo de Pakistano. Ĉina vicĉefministro Wang Yang ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

La ceremonio okazis matene en konferenca centro en Islamabado. Pakistana prezidento Mamnoon Hussain, ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi, reprezentantoj el diversaj rondoj de la lando kaj fremdlandaj ambasadoroj en Pakistano ĉeestis la ceremonion.

Wang alte taksis la atingojn de Pakistano en disvolvado kaj konstruado post la sendependiĝo. Li admiris la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano kaj anticipis vastan perspektivon de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Ĉinio lunde urĝis Sud-Koreion haltigi la lokadon de la antimisila sistemo THAAD.

Nova sud-korea ministro pri defendo diris, ke la procezo de la lokado devas esti akcelita por trakti la streĉecon sur la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke la lokado de la antimisila sistemo ne povas mildigi la sekurecajn zorgojn de Sud-Koreio, nek povas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo.

Hua diris, ke la antimisila sistemo THAAD grave subfosas la ĉinajn interesojn de strategia sekureco, kaj Ĉinio postulas, ke Sud-Koreio konsideru tiujn sekurecajn zorgojn.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis administran memorandon, ordonante la komercan reprezentanton de Usono Robert Lighthizer ekzameni la tiel nomatajn ĉinajn praktikojn pri intelekta proprieto, malgraŭ zorgoj pri eblaj damaĝoj al ĉina-usonaj komercaj rilatoj.

Antaŭ ol subskribi la memorandon, Trump diris, ke por certigi la komercan regularon de justeco kaj reciprokeco, li rajtigas la komercan reprezentanton Lighthizer uzi ĉiujn eblajn adminitrajn opciojn.

Antaŭ tio, iuj analizistoj diris, ke Lighthizer eble lanĉos enketon kontraŭ Ĉinio laŭ la sekcio 301 de la Komerca Akto de 1974. Tiu leĝa instrumento, tre malofte uzata de Usono de post la fondiĝo de la Monda Organizo pri Komerco en 1995, rajtigas usonan prezidenton enkonduki unuflankajn rimedojn de sankcio kontraŭ komercaj partneroj.

Tamen, la memorando ne signifas, ke Usono tuj komencos rilatan enketon aŭ certe lanĉos rimedojn de sankcio kontraŭ Ĉinio. Usona altranga oficialulo diris sabate, ke Usono interkonsiliĝos kun Ĉinio, se ĝi decidos lanĉi enketon laŭ la sekcio.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde, ke ĉinaj kaj usonaj interesoj estas pli kaj pli strikte interplektitaj, kaj komerca milito malutilas al ambaŭ flankoj. Ŝi aldonis, ke la ĉina flanko esperas, ke Usono rigardos rilatajn problemojn laŭ la fakto kaj objektive taksos la klopodojn kaj progreson de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto kaj ĝiajn atingojn en ekonomia disvolvado, akcelata per sendependa novigado.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde kondamnis la teroristan atakon en Vagaduguo, la ĉefurbo de Burkino, kiu mortigis 18 homojn.

Farhan Haq, vicproparolanto de UN, diris, ke la ĝenerala sekretario emfazis, ke ne povas esti pravigo por tiaj agoj de sendistinga perforto. Li reasertis la subtenon de UN al Burkino en la lukto kontraŭ perforta ekstremismo kaj terorismo.

La ĝenerala sekretario ankaŭ reasertis la promeson de UN al la landoj de la Grupo de Kvin por Sahelo, kiuj intensigas siajn klopodojn por trakti multajn sekurecajn defiojn kaj akceli pacon kaj disvolviĝon en la subregiono.

Francio kaj la kvin afrikaj landoj - Burkino, Ĉadio, Malio, Maŭritanio kaj Niĝerlando, konsentis en la lasta monato formi multlandan armitan forton por bati islamajn ekstremistojn en la regiono Sahelo.

La ĝenerala sekretario estis afliktita lunde pro la terlavango kaj inundo en kaj proksime al Fritaŭno, la ĉefurbo de Sieraleono. Lokaj oficialuloj diris, ke almenaŭ 300 homoj mortis kaj 2 000 aliaj fariĝis senhejmaj.

La vicproparolanto Haq diris, ke la ĝenerala sekretario estas afliktita de la mortoj kaj detruiĝo kaŭzitaj de la terlavango kaj inundo en la urbeto Regent kaj la ĉefurbo Fritaŭno, kaj esprimas siajn kondolencojn al la popolo kaj registaro de Sieraleono pro la perdo de vivo kaj detruiĝo kaŭzita de ĉi tiu natura katastrofo.

Lunde en Bruselo, la Eŭropa Komisiono okazigis specialan kunvenon de la komitato pri politiko kaj sekureco por diskuti pri mildigo de la streĉeco sur la Korea Duoninsulo kaj pluaj kontraŭrimedoj de la unio.

En deklaro publikigita post la kunveno, la Eŭropa Unio urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon sin eviti de provokaj agoj, kiuj pliigos la streĉecon de la regiono kaj la tuta mondo. La deklaro reasertis la starpunkton de la Eŭropa Unio pri paca solvado kaj emfazis la urĝecon, ke la Eŭropa Unio kaj la internacia komunumo mildigu la streĉecon en la Korea Duoninsulo. La deklaro diris, ke la Eŭropa Unio subtenas diplomatiajn klopodojn, kiuj celas mildigi la streĉecon kaj sennukleigi la Korean Duoninsulon per pacaj rimedoj, sed ne militaj, ĉar ĝi opinias, ke tio estas la sola vojo al longedaŭra paco de la duoninsulo. La deklaro aldonis, ke la Eŭropa Unio plifortigos diplomatiajn klopodojn kaj subtenos ian ajn dialogon de la internacia komunumo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la Eŭropa Unio atenteme observos plu disvolviĝon de la afero kaj konsideros preni pluajn rimedojn laŭ rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN.

Irana prezidento Hassan Rouhani telefone konversaciis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin. La du ŝtatestroj diskutis pri la situacio en Sirio kaj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj, efektivigo de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, kaj regionaj kaj internaciaj demandoj.

Laŭ la irana novaĵ-televido, la du ŝtatestroj unuanime opiniis, ke devas esti prenitaj rimedoj por fini armitan konflikton en Sirio kiel eble plej frue.

Irano kaj Rusio ambaŭ sendis militajn personojn al Sirio por helpi la batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. En la lasta aŭgusto Rusio uzis bazon de la irana aerarmeo por ataki celojn de la Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj.

Ili ankaŭ emfazis la gravecon fortigi duflankan kunlaboron precipe en ekonomio kaj komerco. Rouhani diris, ke Tehrano bonvenigas rusajn investantojn kaj privatajn sektorojn partopreni en gravaj projektoj de infrastruktura konstruo de Irano. Putin diris, ke la rusa flanko tre volas aliĝi al la infrastruktura konstruo de Irano kaj esperas efektivigi atingitajn interkonsentojn pri kunlaboro inter la du landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin