Novaĵoj (Aŭgusto 16)

(GMT+08:00) 2017-08-16 17:30:54     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri la situacio en la Korea Duoninsulo; Usono ankoraŭ volas dialogi kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde telefone konversaciis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel laŭ interkonsento. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la nuna situacio en la Korea Duoninsulo.

Wang diris, ke danke al la penado de ĉiuj partioj iom mildiĝis la situacio en la Korea Duoninsulo, tamen ankoraŭ ne finiĝis la aŭgusta krizo, kaj ĉiuj partioj devas fari komunan penadon. Ĉinio persistas en la direkto de paca solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Ĉiuj partioj devas havi ĝustan juĝon kaj fari saĝan elekton per la respondeco pri la historio kaj la popolo, kaj Ĉinio volas vidi pozitivan rolon de Germanio.

Gabriel diris, ke Eŭropo havis amarajn lecionojn. Ĉiuj partioj devas serioze tiri la lecionojn por eviti eskaladon de la situacio en la Korea Duoninsulo. Germanio aprezas kaj dankas Ĉinion pro ĝia grava rolo, komprenas kaj subtenas la iniciaton de Ĉinio pri duobla ĉesigo. Germanio ankaŭ volas labori kun Ĉinio por persvadi ĉiujn partiojn kaj akceli pacan solvadon de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Lastatempe Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko montris necedeman sintenon unu al la alia. Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde diris, ke Usono ankoraŭ volas dialogi kun la Korea Demokratia Popola Respubliko pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Tillerson diris al raportistoj en la Ŝtata Departemento, ke Usono ankoraŭ havas intereson serĉi vojon de dialogo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko, tamen la ebleco dependas de Kim Jong-un, la gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Lunde la ĵurnalo Wall Street Journal publikigis la artikolon de Tillerson kaj usona sekretario pri defendo James Mattis. Ili diris en la artikolo, ke diplomatia rimedo ankoraŭ estas la rimedo preferata de Usono por puŝi la Korean Demokratian Popolan Respublikon ŝanĝi sian sintenon; la premado de Usono sur la Korea Demokratia Popola Respubliko celas sennukleigi la Korean Duoninsulon; kaj Usono ne intencas ŝanĝi la reĝimon de la Korea Demokratia Popola Respubliko aŭ akceli la reunuigon de la duoninsulo.

Marde la brita registaro publikigis la unuan dokumenton de starpunkto pri la retiro el la Eŭropa Unio. La dokumento diris, ke post la retiro el dogana unio de la EU, Britio starigos provizoran doganan union por eviti grandan damaĝon al la brita ekonomio. David Davis, brita ministro pri aferoj de la retiro el la EU, diris, ke Britio estas la plej granda komerca partnero de la EU. La starigo de provizora dogana unio konformas al la interesoj de la du flankoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani avertis marde, ke Irano sin retiros el la nuklea interkonsento subskribita kun mondaj potencoj en 2015, se Usono enkondukos novajn sankciojn.

Rouhani faris la rimarkojn en parolado al la parlamento. Li diris, ke la usona registaro scias, ke la sankcioj estas senefikaj, kaj pro tio ĝi revenis al la tablo de intertraktado por diskuti kun Irano, kaj nun, se ili prenos plu arkaikajn rimedojn, Irano kapablas tuj revenigi sian nuklean planon al la stato antaŭ la subskribo de la nuklea interkonsento.

En julio de 2015, Irano subskribis kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio la ampleksan interkonsenton pri sia nuklea demando, kaj pro tio la internacia komunumo nuligis sankciojn kontraŭ ĝi. Sed ekde la kuranta jaro, Usono aldonis kelkajn sankciojn kontraŭ Irano pretekste, ke Irano disvolvas similan planon. Precipe, Usono ne nuligis financajn sankciojn kontraŭ Irano post subskribo de la nuklea interkonsento, tial hezitis multaj kompanioj, kiuj intencis iri al Irano por investado.

Argentina prezidento Mauricio Macri marde reasertis sian oponon kontraŭ milita enmiksiĝo de Usono en Venezuelon.

Macri faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta usona vicprezidento Mike Pence. Macri diris, ke militago ne estas rimedo por solvado de la venezuela demando, kaj ĉiuj partioj devas revenigi Venezuelon al demokratio per politikaj kaj ekonomiaj rimedoj.

Pence diris, ke Usono premos plu Venezuelon ekonomie kaj politike. Li diris, ke usona prezidento Donald Trump diris, ke estas multaj opcioj por Usono en traktado de la situacio en Venezuelo, tamen Usono estas memfida, ke ĝi povas klopodi kun regionaj aliancanoj por pace solvi la nunan krizon alfrontatan de Venezuelo.

En la lasta semajno, Trump diris, ke Usono ne eliminas la eblecon preni militagon kontraŭ Venezuelo. En vendredo de la lasta semajno, Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj Brazilo, fondinto-landoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato, publikigis komunan komunikaĵon, esprimante oponon kontraŭ milita enmiksiĝo pri la situacio en Venezuelo. Ili opiniis, ke la sola akceptebla vojo al solvado de la venezuela krizo estas dialogo kaj diplomatia rimedo.

Marde la oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron, dirante, ke ĉefministro Haider al-Abadi kaj la kurda delegacio interkonsiliĝis pri referendumo de la Kurda Aŭtonoma Regiono.

La deklaro diras, ke lunde vespere Abadi intervidiĝis kun la kurda delegacio. La du flankoj faris sinceran kaj profundan dialogon pri starigo de taŭga sistemo pri la referendumo.

La deklaro diras ankaŭ, ke la du flankoj konsentis daŭrigi konstrueman interkonsiliĝon por realigi komunajn interesojn de la iraka popolo kaj protekti la nacian unuiĝon.

Tamen la deklaro ne meciis la delatojn de la interkonsiliĝo.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris marde, ke la registara armeo intense sin preparas por lanĉi novan ofensivon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, liberigante ĉiujn partojn de la iraka teritorio sub la regado de teroristoj.

Abadi diris en gazetara konferenco en Bagdado, ke la registara armeo ankoraŭ ne oficiale komencis novan operacon, ĉar ili bezonas tempon por sin prepari.

Nun la registrara armeo, ŝijaistaj kaj sunaistaj milicoj kolektiĝas en la okcidenta regiono por lanĉi ofensivon al Tal Afar, la lasta fortikaĵo de la Islama Ŝtato en la provinco Nineveh.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin