Usono senbaze atakas la religian politikon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-08-16 19:21:20     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Usono eldonis raporton, atakante la religian politikon de Ĉinio, al kio respondis la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. En la regula gazetara konferenco de la 16a de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ministerio, diris, ke Ĉinio petas, ke Usono respektu la fakton, zorge okupiĝu pri siaj aferoj, kaj ĉesu, kun preteksto de religia problemo, interveni en internajn aferojn de alia lando.

Responde al demando Hua diris:

"La ĉina registaro plene respektas kaj laŭleĝe protektas la liberecon de la civitanoj je kredo de religio, kaj ĉiuj naciecoj kaj ĉiuregionaj popolamasoj laŭleĝe ĝuas la plenan liberecon je kredo de religio. Sed la tielnomata raporto eldonita de Usono spitas la fakton, senbaze riproĉante la staton de la religia libereco en Ĉinio, kion Ĉinio firme kontraŭas kaj faris seriozan demarŝon al Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin