Rex Tillerson: Usono volas dialogi kun KDPR

(GMT+08:00) 2017-08-16 11:14:45     Redaktoro:Yu

Lastatempe Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko montris necedeman sintenon unu al la alia. Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde diris, ke Usono ankoraŭ volas dialogi kun la Korea Demokratia Popola Respubliko pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Tillerson diris al raportistoj en la Ŝtata Departemento, ke Usono ankoraŭ havas intereson serĉi vojon de dialogo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko, tamen la ebleco dependas de Kim Jong-un, la gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Lunde la ĵurnalo Wall Street Journal publikigis la artikolon de Tillerson kaj usona ministro pri defendo James Mattis. Ili diris en la artikolo, ke diplomatia rimedo ankoraŭ estas la rimedo preferata de Usono por puŝi la Korean Demokratian Popolan Respublikon ŝanĝi sian sintenon; la premado de Usono sur la Korea Demokratia Popola Respubliko celas sennukleigi la Korean Duoninsulon; kaj Usono ne intencas ŝanĝi la reĝimon de la Korea Demokratia Popola Respubliko aŭ akceli la reunuigon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin