Ĉinio kaj Nepalo kunlaboros en tradicia medicino

(GMT+08:00) 2017-08-16 15:49:44     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Wang Yang, kiu estas en Nepalo por oficiala vizito, merkrede vizitis la nepalan centron de esploro kaj trejnado pri tradicia medicino, konstruitan helpite de Ĉinio, en la ĉefurbo Katmanduo. Wang diris, ke la tradiciaj medicinoj de Ĉinio kaj Nepalo ambaŭ havas longan historion, kaj la du flankoj devas fortigi kunlaboron en esploro kaj apliko de tradicia medicino. Li promesis, ke Ĉinio pliigos la subtenon al Nepalo en medicino kaj sanzorgo por ke la nepala popolo pli multe profitu de la duflanka pragmata kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin