Britio publikigis dokumenton de starpunkto pri retiro el EU

(GMT+08:00) 2017-08-16 11:23:39     Redaktoro:Pluveta

Marde la brita registaro publikigis la unuan dokumenton de starpunkto pri la retiro el la Eŭropa Unio. La dokumento diris, ke post la retiro el dogana unio de la EU, Britio starigos provizoran doganan union por eviti grandan damaĝon al la brita ekonomio.

David Davis, brita ministro pri aferoj de la retiro el la EU, diris, ke Britio estas la plej granda komerca partnero de la EU. La starigo de provizora dogana unio konformas al la interesoj de la du flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin