Novaĵoj (Aŭgusto 17)

(GMT+08:00) 2017-08-17 16:47:03     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas saĝon fari la Sudan Ĉinan Maron oceano de paco; ĉefo de UN emfazis politikan solvadon de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la ĉina flanko kredas, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas saĝon kaj kapablon fari la Sudan Ĉinan Maron oceano de paco, amikeco kaj kunlaboro.

Tiutage en gazetara konferenco raportisto demandis, ĉu la ĉina flanko povus konfirmi la raporton, ke filipina ministro pri eksterlandaj aferoj marde diris al parlamentanoj, ke Filipinoj kaj Ĉinio interkonsiliĝas pri subskribo de komerca interkonsento pri komuna ekspluatado de petrolo kaj gaso en disputataj akvoj en la Suda Ĉina Maro.

Hua respondis, ke jam en la 80aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio proponis flanken meti disputojn kaj komenci komunan ekspluatadon, kaj la propono estis farita unue al Filipinoj, kaj en la pasintaj jardekoj Ĉinio ĉiam sekvis la proponon en traktado de rilataj disputoj kaj disvolvado de rilatoj kun aliaj landoj ĉe la Suda Ĉina Maro.

Hua aldonis, ke laŭ internacia juro kaj internaciaj praktikoj, koncernataj landoj de maraj disputoj devas sin deteni, fari efektivajn provizorajn aranĝojn per ĉiuj klopodoj, inkluzive de starigo kaj kompletigo de reguloj kaj mekanismoj, kaj konduki kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭ la solviĝo de la disputoj.

Ĉinio merkrede vokis Beogradon kaj Priŝtinon fortigi dialogon kaj intertraktadon por solvi siajn disputojn.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de UN servas kiel grava leĝa bazo por la traktado de la demando de Kosovo, kaj ĉiuj rilataj partioj devas serĉi solvon, kiu estas akceptebla al ili en la kadro de gravaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Wu diris en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Kosovo, ke Ĉinio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio, komprenas la legitimajn zorgojn de Beogrado pri la demando de Kosovo kaj laŭdas la klopodojn de Serbio por serĉado de politika solvo. Li diris, ke Kosovo alfrontas kompleksajn kaj malfacilajn demandojn, kvankam la sekureca situacio restas stabila. Ĉinio bonvenigas kontaktojn inter Beogrado kaj Priŝtino, kiuj celas puŝi dialogon al nova ĉapitro. Pekino esperas, ke la du flankoj persistos en la direkto de politika solvado kaj rekomencos altnivelan politikan dialogon kiel eble plej frue. Ĉinio urĝas la du flankojn efektivigi interkonsentojn kaj pliigi reciprokan fidon por krei kondiĉojn por definitiva pacinterkonsento pri la disputoj.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, diris merkrede, ke la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo devas esti solvita politike.

Guterres diris en gazetara konferenco en la stabejo de UN, ke la Sekureca Konsilio de UN unuanime adoptis la rezolucion 2371 en la 5a de aŭgusto. La rezolucio eligis klaran signalon pri devoj pri paco kaj sekureco de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li urĝis la KDPR amplekse plenumi siajn devojn kaj komenci fidindan kaj signifan dialogon. Li urĝis ankaŭ ĉiujn membrojn de la Sekureca Konsilio plenumi siajn devojn.

Guterres diris, ke politika rimedo estas la vojo por solvi la krizon, dum militago eble kaŭzos neimageblan sekvon. Li aldonis, ke la unuanime adoptita rezolucio 2371 liveras ŝancon por rekomenci dialogon kaj solvi la krizon.

La ĝenerala sekretario merkrede urĝis la venezuelan registaron rekomenci intertraktadon kun la opozicio kaj akcentis, ke politika rimedo estas la sola vojo al solvado de la krizo. Li ankaŭ esprimis oponon kontraŭ milita interveno el iu ajn alia lando.

Li diris al raportistoj en la stabejo de UN en Nov-Jorko, ke en la pasintaj jardekoj, Latin-Ameriko sukcese kaj forte sin liberigis el interveno kaj regado de fremdaj landoj, kaj tiu ĉi rezulto devas esti protektata.

La ĝenerala sekretario diris ankaŭ, ke Venezuelo devas serĉi vojon de politika solvado per dialogo kaj kompromiso inter la registaro kaj la opozicio. Li aldonis, ke li aprezas la klopodojn, faritajn de internaciaj mediaciantoj kaj regionaj gvidantoj por antaŭenigi politikan intertraktadon inter la venezuela registaro kaj la opozicio.

Estas malakordo inter la registaro kaj la parlamento en Venezuelo, de post kiam la Opozicia Koalicio gajnis la regadon super la parlamento en 2015. La malakordo fariĝis pli akra en aprilo, kiam eksplodis grandskalaj kontinuaj protestoj kontraŭ la registaro. Jam pli ol 120 homoj mortis en perfortoj dum protestoj.

La Oficejo de Ĉefprokuroro de Venezuelo diris merkrede, ke entute 37 malliberuloj estis mortigitaj en prizona ribelo en la venezuela suda ŝtato Amazonio.

La mortoj en la ŝtata arest-centro rezultis el konflikto inter malliberuloj kaj policanoj, kaj 14 oficialuloj estis vunditaj.

Liborio Guarulla, ŝtatestro de Amazonio, konfirmis en sia afiŝo ĉe la komunikilo Twitter, ke la "masakro" okazis en la prizono en la urbeto Puerto Ayacucho. Li imputis la mortojn al la agado de la Naciaj Armitaj Fortoj.

Kenja opozicia gvidanto Raila Odinga diris merkrede, ke li apelacios al la Plej Supera Kortumo pri la rezulto de la ĝenerala elekto.

Odinga refoje emfazis en gazetara konferenco, ke la ne-kontrolita rezulto publikigita de la Kenja Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj estas kontraŭleĝa kaj nevalida, kaj li malakceptas la rezulton de la balotado.

Antaŭ tio, la opozicio rifuzis apelacii al la leĝo. Odinga diris, ke post interkonsiliĝo kun multaj partioj, la opozicio decidis apelacii al la Plej Supera Kortumo pri la rezulto de la ĝenerala elekto.

La rezulto, publikigita de la Kenja Komisiono pri Elekto kaj Landlimoj en la 11a de aŭgusto, montris, ke nuna prezidento Uhuru Kenyatta estis sukcese reelektita, venkante sian rivalon Odinga en la prezidenteca elekto en la 8a de aŭgusto.

Saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud merkrede promulgis dekreton, permesante al kataraj pilgrimantoj eniri Saud-Arabion tra la landlima trairejo Salwa sen elektronikaj permesiloj.

La saud-arabia novaĵ-agentejo raportis, ke la reĝo ordonis malfermi la landliman trairejon, permesante al kataraj pilgrimantoj iri al Mekko por haĝo sen elektronikaj permesiloj. Krome, la saud-arabia registaro sendos aviadilojn de la Saud-arabia Flugkompanio al la katara ĉefurbo Daŭho por transporti pilgrimantojn.

Tio estas signo indikanta mildigon de la krizo, de post kiam Saud-Arabio kaj kelkaj aliaj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro en junio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin