ĈRI fondita en 1941 komencis disaŭdigon per Esperanto en 1964. Ĝi sin dediĉas al internacia komunikado en 65 lingvoj, utiligante platformojn de radio, reto, televido kaj aliaj mediatoj. Universala Esperanto-Asocio estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj, inkluzive de individuaj membroj, landaj asocioj kaj fakaj asocioj.
Per la subskribo de la kontrakto, ĈRI kaj UEA plifortigos kunlaboron en la utiligo de novaj mediatoj, inkluzive de la socia komunikilo FACEBOOK por fortigi la influon de la internacia lingvo. Cetere, ĈRI ĉiujare sendos unu aŭ du siajn laborantojn al la centra oficejo de UEA por esploro kaj studo pri Esperanto-movado dum tri aŭ ses monatoj.