"Duobla ĉesigo" estas plej prudenta projekto

(GMT+08:00) 2017-08-17 20:05:28     Redaktoro:Xiong

Lastatempe, pri la propono de Ĉinio "duobla ĉesigo" proparolanto de la usona Ŝtata Departemento esprimis sian opinion, ke la nordkorea plano pri nuklea eksperimento kaj misilo kaj la komunaj operacoj de Usono kaj Sud-Koreio estas du aferoj, tiuj operacoj jam ekzistis longan tempon, kaj do ili estas laŭleĝaj kaj ekzistos plu.

Al tio Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 17a de aŭgusto respondis, ke la propono "duobla ĉesigo" estas utila al mildigo de la nuna streĉa situacio, donas solvon al la plej urĝa sekureco de ĉiuj partioj, kaj liveras okazon rekomenci pacan intertraktadon. Hua opiniis, ke en la nuna situacio la propono "duobla ĉesigo" estas la plej prudenta, justa, kaj realigebla projekto, esperante, ke ĉiuj partioj serioze traktos ĝin kaj aktive konsideros ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin