37 malliberuloj mortigitaj en prizona ribelo en Venezuelo

(GMT+08:00) 2017-08-17 14:26:59     Redaktoro:Yu

La Oficejo de Ĉefprokuroro de Venezuelo diris merkrede, ke entute 37 malliberuloj estis mortigitaj en prizona ribelo en la venezuela suda ŝtato Amazonio.

La mortoj en la ŝtata arest-centro rezultis el konflikto inter malliberuloj kaj policanoj, kaj 14 oficialuloj estis vunditaj.

Liborio Guarulla, ŝtatestro de Amazonio, konfirmis en sia afiŝo ĉe la komunikilo Twitter, ke la "masakro" okazis en la prizono en la urbeto Puerto Ayacucho. Li imputis la mortojn al la agado de la Naciaj Armitaj Fortoj.

Aŭtoritatoj jam komencis enketon pri la okazaĵo.

Venezuelo spertis plurajn letalajn prizonajn ribelojn en la lastaj jaroj. En aprilo, almenaŭ 12 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 11 vunditaj en perforto en la prizono Jose Antonio Anzoategui en la orienta ŝtato Anzoategui.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin