Proparolanto: Ĉinio kaj Filipinoj havas saĝon fari Sudan Ĉinan Maron oceano de paco

(GMT+08:00) 2017-08-17 14:28:49     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la ĉina flanko kredas, ke Ĉinio kaj Filipinoj havas saĝon kaj kapablon fari la Sudan Ĉinan Maron la oceano de paco, amikeco kaj kunlaboro.

Tiutage en gazetara konferenco raportisto demandis, ĉu la ĉina flanko povus konfirmi la raporton, ke filipina ministro pri eksterlandaj aferoj marde diris al parlamentanoj, ke Filipinoj kaj Ĉinio interkonsiliĝas pri subskribo de komerca interkonsento pri komuna ekspluatado de petrolo kaj gaso en disputataj akvoj en la Suda Ĉina Maro?

Hua respondis, ke jam en la 80aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio proponis flanken meti disputojn kaj komenci komunan ekspluatadon, kaj la propono estis farita unue al Filipinoj, kaj en la pasintaj jardekoj Ĉinio ĉiam sekvis la proponon en traktado de rilataj disputoj kaj disvolvado de rilatoj kun aliaj landoj ĉe la Suda Ĉina Maro.

Hua aldonis, ke laŭ internacia juro kaj internaciaj praktikoj, koncernataj landoj de maraj disputoj devas sin deteni, fari efektivajn provizorajn aranĝojn per ĉiuj klopodoj, inkluzive de starigo kaj kompletigo de reguloj kaj mekanismoj, kaj konduki kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭ la solviĝo de la disputoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin