Merkrede ĉina konstanta vicdelegito al la UN Wu Haitao parolis en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri la kosova problemo. Li deklaris la starpunkton de Ĉinio kaj alvokis koncernajn partiojn solvi la problemon per dialogo kaj intertraktado.
Wu Haitao diris, ke la rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de la UN estas grava leĝa bazo por solvado de la kosova problemo, kaj ĉiuj partioj devas atingi solvon per dialogo kaj intertraktado laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj en la kadro de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.