Xi Jinping adresis mesaĝon de simpatio al Hispanio

(GMT+08:00) 2017-08-18 19:30:37     Redaktoro:Xiong

La 18an de aŭgusto, por tio, ke en la centro de Barcelono, Hispanio, okazis intenca terura kolizio de kamiono kun homamasoj, kion oni determinis terorista atenco, la ĉina prezidento Xi Jinping adresis mesaĝon de simpatio al la hispana reĝo Felipe VI.

En la mesaĝo Xi diras, ke lin surprizis, ke la 17an de aŭgusto en la urbo Barcelono okazis terorista atako: unu kamiono rekte koliziis kun homamasoj, kio rezultigis grandan nombron da mortoj kaj vundoj, kaj en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia propra nomo li esprimas profundan funebron pri la viktimoj kaj sinceran simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj, kaj deziras al la vunditoj kiel eble plej baldaŭ resaniĝi. Xi dirias, ke Ĉinio kontraŭas ajnforman terorismon kaj volas, kune kun la internacia komunumo, interalie kun Hispanio, plifortigi kunlaboron en batalo kontraŭ terorismo kaj gardi la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

Kaj en la sama tago ankaŭ la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon de simpatio al la hispana ĉefministro Mariano Rajoy. En la nomo de la ĉina registaro Li esprimas profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al iliaj familioj, kaj deziras al la vunditoj plej baldaŭ resaniĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin