La unua filio de la nova disvolva banko de BRICS-ŝtatoj fondiĝis en Afriko

(GMT+08:00) 2017-08-18 20:32:57     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge la centro de la afrika regiono, apartena al la nova disvolva banko de BRICS-ŝtatoj, malfermiĝis en Sud-Afriko. En la regula gazetara konferenco de la 18a de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlanaj Aferoj, esprimis varman gratulon pro la malfermiĝo de la centro, kaj diris, ke Ĉinio ludos adekvatan rolon en helpado al la disvolviĝo de la afrikaj landoj kadre de la centro.

Oni raportis, ke tio estas la unua filio starigita de la nova disvolva banko de BRICS-ŝtatoj, kaj ĝi fariĝos fenestro frontanta al Afriko.

Hua Chunying diris, ke la nova disvolva banko de BRICS-ŝtatoj estas grava konsistiga parto de la kunlabora mekanismo de BRICS-ŝtatoj kaj helpa propulsilo de BRICS-ŝtatoj por ties kuna evoluado, kaj ĝi nepre injektos novan movforton por BRICS-ŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin