Usono kaj Sud-Koreio diskutos pri liberkomerca interkonsento

(GMT+08:00) 2017-08-18 11:38:52     Redaktoro:Yu

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer anoncis ĵaŭde, ke la usona-sudkorea komuna komisiono pri liberkomerca interkonsento okazigos specialan kunvenon por diskuti pri rilataj demandoj en Seulo en la 22a de aŭgusto.

La oficejo de usona komerca reprezentanto diris, ke la kunveno estos okazigita laŭ la postulo de Lighthizer. En la 12a de julio li sendis leteron al la sud-korea registaro, postulante okazigon de speciala kunveno por diskuti pri efektivigo de la liberkomerca interkonsento, inkluzive pri revizio kaj modifo de la interkonsento. Lighthizer diris, ke redukti malfavoran saldon en komerco estas unu el la gravaj laboroj de la registaro de Donald Trump, ĉar la registaro estas maltrankvila pri la neekvilibro de la komerco inter la du landoj.

Sud-koreaj amaskomunikiloj raportis, ke prezidento Moon Jae-in diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke analizoj de la usona Ministerio de Komerco montris, ke usona-sudkorea liberkomerca interkonsento profitigas ambaŭ landojn. Li aldonis, ke por Sud-Koreio estas favora saldo en varkomerco, tamen estas giganta malfavora saldo en la servokomerco, kaj Sud-Koreio faris grandsuman investon en Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin