Internacia komunumo kondamnas teroristan atakon en Barcelono

(GMT+08:00) 2017-08-18 14:40:28     Redaktoro:Yu
Almenaŭ 13 homoj estis mortigitaj kaj kelkdek aliaj vunditaj post terorista atako en la hispana urbo Barcelono ĵaŭde posttagmeze, vekante severan kondamnon de la eŭropaj gvidantoj.

La atako okazis ĉirkaŭ la 17a horo laŭ loka tempo, kiam viro stiris blankan veturilon kun alta rapido kelkcent metrojn sur la fama turisma zono Las Ramblas en Barcelono, intencante trafi kiel eble plej multajn homojn.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kondamnis per la plej fortaj vortoj la teroristan atakon ĵaŭde en la hispana urbo Barcelono.

En deklaro, la membroj de la konsilio esprimis profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la hispana registaro. Ili deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Ili reasertis, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al paco kaj sekureco de la mondo. Ili esprimis sian solidarecon kun Hispanio en ties batalo kontraŭ terorismo kaj emfazis la bezonon intensigi internaciajn klopodojn por bati terorismon kaj perfortan ekstremismon.

La konsilio ripetis, ke ĉiuj teroristaj aktivecoj estas krimoj nepravigeblaj malgraŭ iu ajn pro ajna motivo en iu ajn loko kaj tempo. Ili akcentis, ke ĉiuj ŝtatoj devas bati minacojn de teroristaj aktivecoj al internaciaj paco kaj sekureco per ĉiuj rimedoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, ĵaŭde kondamnis la teroristan atakon en Barcelono. Farhan Haq, vicproparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke Guterres esprimas siajn sincerajn kondolencojn al la familioj kaj amikoj de la mortintoj kaj al la registaro kaj popolo de Hispanio, deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj kaj esperas, ke tiuj respondecaj pri ĉi tiu abomena perforto estos rapide alportitaj al justeco. Haq aldonis, ke la UN estas solidara kun la hispana registaro en ties batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Institucioj de la Eŭropa Unio kaj gvidantoj de eŭropaj landoj publikigis deklarojn, kondamnante la teroristan atakon kaj esprimante solidarecon kun Hispanio en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.

Jean - Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, esprimis plej profundan kondolencon al familioj de la viktimoj kaj al hispana ĉefministro Mariano Rajoy kaj la hispana popolo. Li diris, ke la Eŭropa Komisiono volas doni ĉiun eblan helpon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin