Sendito de UN: Vera esenca pacintertraktado pri Sirio okazos oktobre

(GMT+08:00) 2017-08-18 14:41:30     Redaktoro:Yu

Speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, ĵaŭde diris, ke li okazigos "preparan" pacintertraktadon pri Sirio en Ĝenevo en la venonta monato, sed la "vera esenca" intertraktado okazos en oktobro.

En gazetara konferenco en Ĝenevo, la speciala sendito raportis pri la procezo de la paca intertraktado pri sirio kaj la nova disvolviĝo de la humanitara situacio en Sirio. De Mistura diris, ke la venonta pacintertraktado pri sirio okazos eble en oktobro aŭ novembro, kaj antaŭ tio siriaj opozicioj interkonsiliĝos pri unueca delegacio por la pacintertraktado.

Estas du-voja maniero por la siria intertraktado, nome la ĝeneva intertraktado kaj la astana intertraktado; la unua fokusiĝas al politika solvado, kaj la alia al militpaŭzo kaj fino de konflikto. La ĝeneva intertraktado okazis jam sep fojojn, kaj la malfacilo kuŝis en tio, ke la opozicioj malakordiĝis. Dum la lasta intertraktado, tri ĉefaj opozicioj preskaŭ akordiĝis pri formado de unueca delegacio. La speciala sendito diris, ke la opozicioj ankoraŭ interkonsiliĝas por atingi unuecan starpunkton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin