13 homoj mortigitaj kaj 80 vunditaj en terorista atako en Barcelono

(GMT+08:00) 2017-08-18 14:37:33     Redaktoro:Pluveta

Ĵaŭde vespere la registaro de la hispana Katalunia Aŭtonoma Regiono konfirmis, ke tiutage kamiono koliziis kontraŭ homamasoj en Barcelono, mortigante 13 homojn kaj vundante 80 aliajn. 15 homoj estis grave vunditaj.

Posttagmeze blanka kamiono subite koliziis kontraŭ homoj, kiuj iras sur la strato Las Ramblas, fama vidindaĵo en Barcelono. Multaj homoj falis aŭ forkuris kriante. Poste policanoj atingis la okazejon. Ili blokis la regionon kaj serĉis la atakantojn. La mortintoj kaj vunditoj estis transportitaj al hospitalo.

Post esploro, la loka polico deklaris, ke tio estas terorista atako, kaj jam komenciĝis la koncerna enketo. Carles Puigdmeont, prezidanto de la Katalunia Aŭtonoma Regiono, diris, ke la polico jam arestis 2 suspektatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin