Jaŭde somalia Novaĵa kaj Ŝtatgvida Ministerio publikigis deklaron dirante, ke merkrede vespere, sub la subteno de la internacia partnero la somalia registara armeo mortigis 7 armitojn de la ekstremisma organizo Al-Shabaab en aeratako.
La deklaro diras, ke la aeratako celis ataki celojn de Al-Shabaab en Jilib en suda Somalio. Inter la 7 mortintoj estis altrangulo, kiu kovis multajn bombatakojn en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio.