Iraka armeo mortigis 66 batalistojn de Islama Ŝtato

(GMT+08:00) 2017-08-20 12:21:29     Redaktoro:Yu

La iraka armeo anoncis sabate, ke lastatempe la registara armeo ruinigis kaŝejon de batalistoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en okcidenta Mosulo, mortigante 66 el ili.

La iraka Ministerio de Defendo diris en deklaro, ke laŭ informoj de sekretservo, la 71a brigado de 15a divizio de la registara armeo lanĉis operacon en la montara regiono en okcidenta Mosulo kaj mortigis 66 batalistojn de la Islama Ŝtato. Kelkaj el ili, vestitaj per bombveŝtoj, estis pretaj por suicida atako kontraŭ Mosulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin