Almenaŭ 200 homoj mortigitaj en terlavango en DR Kongo

(GMT+08:00) 2017-08-20 12:55:59     Redaktoro:Yu

Loka oficialulo sabate diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la nombro de mortintoj kreskis ĝis almenaŭ 200 pro la ĵaŭda terlavango en tri vilaĝoj de Ituri-provinco, en la nordorienta parto de la Demokratia Respubliko Kongo.

Pacific Keta, vicestro de la provinco Ituri, diris, ke ili estas en la okazejo por taksi la situacion de siaj samlandanoj influitaj de la katastrofo de terlavango en la tri vilaĝoj. Bedaŭrinde, almenaŭ 200 homoj el ĉirkaŭ 100 familioj perdis siajn vivojn.

Keta diris, ke en la regiono trafita de la katastrofo proksimume mil homoj fariĝis senhejmaj kaj suferas la mankon de manĝaĵoj, kaj li esperas, ke la internacia komunumo atendos la manon de helpo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin