Almenaŭ 23 homoj mortis pro trajnoakcidento en Hindio

(GMT+08:00) 2017-08-20 13:14:46     Redaktoro:Yu

Loka polico diris, ke almenaŭ 23 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 40 aliaj vunditaj, iuj el ili grave, sabate post elreliĝo de pasaĝertrajno en la norda hinda ŝtato Uttar Pradesh.

Laŭ proparolanto de la hindia fervoja departemento, 14 vagonoj de la trajno elreliĝis en la akcidento, kiu okazis en la distrikto Muzaffarnagar de Uttar Pradesh, je ĉirkaŭ 100 kilometroj for de Nov-Delhio, la ĉefurbo de Hindio.

Lokaj amaskomunikiloj citis la parolojn de la polico, ke du trupoj por urĝa reago kontraŭ katastrofo kaj medicinaj personoj intense laboras en la okazejo, kaj ankaŭ proksimaj loĝantoj interhelpas en la savado. La vunditoj estis transigitaj al proksima hospitalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin