Novaĵoj  (Aŭgusto 21)

(GMT+08:00) 2017-08-21 16:38:48     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 21a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ruanda prezidento renkontiĝis kun speciala sendito de ĉina prezidanto; Ĉinio plirapidigos kuglotrajnojn sur la pekina-ŝanhaja fervojo en septembro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe en la ruanda ĉefurbo Kigalio, ruanda prezidento Paul Kagame renkontiĝis kun Liu Xiaofeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Liu transdonis varman gratulon kaj bondeziron de prezidanto Xi Jinping al Kagame. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Ruando por plifortigi reciprokan politikan konfidon, vastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, firmigi popolan amikecon, turni la dulandan amikecon en rezultojn profitigantajn la du popolojn kaj realigi kungajnon kaj komunan disvolviĝon, laŭ konsentoj de la du ŝtatestroj.

Kagame dankis prezidanton Xi pro la speciala sendito al la ceremonio de lia enoficiĝo, kaj petis Liu transdoni lian elkoran dankon kaj sinceran saluton al prezidanto Xi. Li diris, ke amikeco inter Ruando kaj Ĉinio havas longan historion kaj duflanka kunlaboro en diversaj kampoj estas fruktodona. Ĉinio longtempe liveras grandan subtenon kaj helpon al afrikaj landoj, inkluzive de Ruando kaj estas sincera amiko de Afriko en disvolvado. Ruando volas ĉiuflanke profundigi amikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

La Ĉina Fervoja Korporacio diris dimanĉe, ke la nova ĉina kuglotrajno Fuxing kuros sur la pekina-ŝanhaja rapidega fervojo kun la rapideco de 350 kilometroj ĉiuhore ekde la 21a de septembro. Ĝi estos la plej rapida komerca kuglotrajno en la mondo kaj mallongigos la vojaĝon de 6 horoj inter la du urboj ĝis 4,5 horoj.

Ĉinio komencis funkciigi sian unuan rapidegan trajnon kun la rapideco de 350 kilometroj inter Pekino kaj Tianjin en aŭgusto de 2008 kaj malfermis almenaŭ tri pliajn rapidegajn fervojliniojn tutlande en la sekvaj jaroj, kaj poste laŭ la instrukcio de la registaro, la rapideco estis reduktita ĝis la nivelo inter 250 kaj 300 kilometroj.

La trajnoj Fuxing debutis en junio kaj kapablas atingi la maksimuman rapidecon de 400 kilometroj ĉiuhore

La 27an de julio, la trajnoj Fuxing estis provitaj pri sekureco kaj fidindeco kun maksimuma rapideco. Ekde la 21a de septembro, ĉi tiuj trajnoj faros sep rondajn vojaĝojn ĉiutage. La trajnoj estas tute dezajnitaj kaj fabrikitaj en Ĉinio, sub la gvidado de la Ĉina Fervoja Korporacio. Ĉinio posedas kompletajn intelektajn rajtojn pri la trajnoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres sabate kondamnis la teroristan atakon en Finnlando.

Guterres diris per sia proparolanto Stephane Dujarric, ke la Unuiĝintaj Nacioj estas solidara kun la registaro de Finnlando en ties batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Dujarric diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario kondamnas la vendredan atakon per tranĉilo en la sudokcidenta finna urbo Turku kaj esprimas siajn sincerajn kondolencojn al la registaro kaj popolo de Finnlando kaj deziras rapidan resaniĝon al la vunditoj.

Du homoj estis mortigitaj kaj ok aliaj vunditaj en la atako, kiu estas esplorata kiel terorista atako.

La usona mararmeo diris en deklaro, ke dek ŝipanoj estas malaperintaj kaj kvin aliaj vunditaj, post kiam la misil-ekipita destrojero USS John S. McCain koliziis kun komerca ŝipo en la maro oriente de la Markoloj de Malako kaj Singapuro lunde matene.

Laŭ la deklaro de la 7a Floto de la Usona Mararmeo, la destrojero USS John S. McCain koliziis kun komerca ŝipo, kiam ĝi estis oriente de la Markoloj de Malako kaj Singapuro je la 6a horo kaj 24 minutoj laŭ loka tempo, kaj unuaj raportoj diris, ke la ŝipo estis difektita je la ŝipvosto de la maldekstra flanko

La deklaro diris, ke tamen, la difektita destrojero ankoraŭ navigas al la haveno per sia propra povo. Serĉado kaj savado iras en kunordigo kun lokaj aŭtoritatoj.

La rusa Ministerio de Defendo publikigis anoncon, dirante, ke lastatempe en operaco la rusa aerokosma armeo detruis aŭtovicon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, mortigante pli ol 200 ekstremistojn.

La anonco diris, ke bombaviadilo kaj ĉasaviadilo de la rusa aerokosma armeo atakis la aŭtovicon kurantan al la ĉefurbo de la orienta provinco Deir ez-Zor, mortigante pli ol 200 ekstremistojn. Krome, estis detruitaj pli ol 20 aŭtomobiloj ŝarĝitaj per grandkalibraj armiloj kaj pluraj tankoj kaj blenditaj aŭtomobiloj.

Iraka ĉefministro kaj ĉefkomandanto de la iraka armeo Haider al-Abadi deklaris, ke la iraka registara armeo jam komencis operacon por reakiri la lastan fortikaĵon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la urbeto Tal Afar.

Tal Afar situanta je kelkdek kilometroj okcidente de Mosulo estas la lasta urbo okupata de la Islama Ŝtato en la norda provinco Nineveh.

La iraka registara armeo reakiris la duan grandan urbon Mosulon en la 10a de junio. Mosulo estas ĉefurbo de la provinco Nineveh, troviĝanta je proksimume 400 kilometroj norde de la iraka ĉefurbo Bagdado. En junio de 2014 Mosulo fariĝis la stabejo de la Islama Ŝtato en Irako.

Reprezentantoj de Usono, Kanado kaj Meksiko finis la unuan intertraktadon pri ĝisdatigo de la nord-amerika liberkomerca interkonsento dimanĉe en Vaŝingtono post la daŭro en kvin tagoj.

Analizantoj opiniis, ke pro gravaj malakordoj kaj multaj punktoj de la tagordo, estas peza tasko por la venonta intertraktado, kaj la perspektivo estas neantaŭvidebla.

Laŭ la komuna deklaro liverita de la oficejo de usona komerca reprezentanto, en la kvin tagoj, la tri partioj faris intertraktadon pri pli ol 20 temoj, kaj komencis prepari enhavojn de la teksto, kaj en la venontaj du semajnoj, la tri partioj prezentos plu ekstrajn tekstojn, komentojn kaj alternativajn projektojn.

Dimanĉe en la cisjordania urbo Ramallah palestina prezidento Mahmoud Abbas renkontiĝis kun delegacio de la israela partio New Movement Meretz. Li emfazis, ke israela paca forto ludas gravan rolon en la palestina-israela pacprocezo.

Zehava Gal-On, gvidanto de la partio New Movement Meretz, diris en la renkontiĝo, ke ili kiel pac-partneroj havas tute samajn opiniojn kun la palestina gvidantaro kaj kredas, ke estas necese fini la okupadon kaj fondi sendependan ŝtaton de Palestino surbaze de la landlimo de 1967.

En julio de 2013 Palestino kaj Israelo rekomencis pacan intertraktadon post la 3-jara interrompo. Tamen pro la severa diverĝo pri konstruado de judaj setlejoj, la paca intertraktado refoje ĉesis en aprilo de 2014 kaj ĝis nun ankoraŭ ne rekomenciĝis. Palestino ĉiam opinias, ke ĝi konsentos rekomenci pacan intertraktadon, nur se Israelo komplete ĉesigos konstruadon de judaj setlejoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin