Xi: Ĉinio penos plu por efektivigi Tagordon 2030 de UN

(GMT+08:00) 2017-08-21 20:20:04     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio penos plu por efektivigi la Tagordon de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akceli nacian evoluigon en pli efika, justa kaj daŭripova maniero.

Li faris la rimarkojn en gratula letero lunde por la inaŭguro de la ĉina internacia centro de evoluscio, kiu celas faciligi studon kaj interŝanĝojn pri teorio kaj praktiko de disvolvado.

Xi diris, ke li ĝojas vidi la inaŭguron de la centro, kiun li proponis en la Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Disvolvado en septembro de 2015, kaj esperas, ke la centro kontribuos al esploro kaj interŝanĝo pri evoluigo inter diversaj landoj kaj helpos akceli tutmondan efektivigon de la tagordo 2030.

Xi diris ankaŭ, ke efektivigo de la tagordo 2030 estas la komuna respondeco de la internacia komunumo. La ĉina registaro alte taksas la efektivigon de la tagordo kaj publikigis sian nacian planon pri la efektivigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin