Ĉinio bonvenigas leĝprojekton de kanada provinco pri Memortago de Nankina Masakro

(GMT+08:00) 2017-08-21 20:47:35     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde en Pekino, ke Ĉinio bonvenigas la leĝprojekton de la kanada provinco Ontario pri oficialigo de la 13a de decembro kiel la Memortago pri la Nankina Masakro.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la Nankina Masakro estas kruda krimo farita de la japanaj militaristoj dum la Dua Mondmilito, kaj ankaŭ peco de terura historio, kiu ne devas esti neita.

Amaskomunikiloj raportis, ke la Liberal-Demokratia Partio de Japanio planas sendi leĝdonantojn al Kanado por kampanji kontraŭ la oficialigo de la Memortago pri la Nankina Masakro.

Ĉi tiu jaro markas la 80an datrevenon de la Nankina Masakro, en kiu pli ol 300 mil ĉinoj estis mortigitaj de japanaj invadantoj, kiam ili okupis Nankinon ekde la 13a de decembro, 1937.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin