Nubodesegnaĵa brokaĵo

(GMT+08:00) 2017-08-22 09:33:29     Redaktoro:Selena

 

Nubodesegnaĵa brokaĵo de Nankino estas tre fama pro ĝia eleganta desegno. Ĝi estas farita de speciala maŝino per ora fadeno, arĝenta fadeno kaj pavoplumo. Ĝenerale du metiartistoj teksas brokaĵon je nur 6 centimetroj en ĉiu tago, oni tiel nomas ĝin Oran Brokaĵon.

En 2009 metitekniko por nubodesegnaĵa brokaĵo estis enlistigita en katalogon de kulturaj heredaĵoj de la homaro, kaj tio signifas, ke la antikva metiarteco montras novan viglecon.

En la pasinteco, nubodesegnaĵa brokaĵo reprezentas imperiestran potencon kaj noblecon, kaj nuntempe ĝi estas la monda heredaĵo laŭ la nuna modo.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin