Novaĵoj  (Aŭgusto 22)

(GMT+08:00) 2017-08-22 17:03:37     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 22a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Indonezio promesis profundigi ampleksan strategian partnerecon; la usona mararmeo ordonis paŭzigi tutmondajn operacojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Indonezio okazigis la 6an kunvenon de vicĉefministro-nivela dialogo lunde en Pekino por antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon. Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj vizitanta indonezia kunordiga ministro pri politika, leĝa kaj sekureca aferoj Wiranto kunprezidis la kunvenon.

Yang alvokis la du flankojn efektivigi komunajn konsentojn atingitajn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj indonezia prezidento Joko Widodo. Yang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio rapide disvolviĝis, kaj la du landoj subtenis oftajn altnivelajn vizitojn, kaj grandigis kunlaboron en diversaj kampoj.

Wiranto diris, ke Indonezio rigardas Ĉnion kiel strategian partneron en Azi-Pacifiko kaj volas kunlabori plu kun Ĉinio kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn.

La du flankoj konsentis subteni altnivelajn vizitojn kaj striktigi komunikadon pri kernaj demandoj, integri disvolvajn strategiojn kaj akceli kunlaboron sub la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Lunde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun pakistana sekretario pri eksterlandaj kaj ŝtataj aferoj Tehmina Janjua.

Yang diris, ke sub la nuna internacia situacio, akcelado de strategia komunikado estas tre grava por Ĉinio kaj Pakistano. La du flankoj devas subteni altnivelajn kontaktojn, antaŭenpuŝi konstruadon de ekonomia koridoro sub la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, fortigi kunordigon en la UN, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multflankaj institucioj por kune akceli regionajn pacon kaj disvolvadon.

Tehmina diris, ke Pakistano firme subtenos Ĉinion rilate al la demandoj, kiuj tuŝas kernajn interesojn de Ĉinio, klopodos antaŭenpuŝi konstruadon de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro, kaj volas striktigi kunordigon kun Ĉinio en internaciaj kaj regionaj gravaj demandoj.

La ĉina Ministerio de Komerco diris lunde, ke Ĉinio prenos ĉiujn taŭgajn rimedojn por defendi siajn leĝajn interesojn responde al la komerca enketo de Usono, kiu kaŭzis streĉecon Inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo.

Sen klarigo pri tiuj rimedoj, proparolanto de la Ministerio de Komerco diris en deklaro, ke Ĉinio atenteme observos la enketon.

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer vendrede formale komencis enketon pri la ĉinaj praktikoj de intelekta proprieto laŭ la malofte uzata komerca leĝo, malgraŭ ebla damaĝo al komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

La sekcio 301, ofte uzata en la 1980-aj jaroj kaj la komenco de 1990-aj jaroj, permesas al Usono unuflanke apliki tarifojn aŭ aliajn komercajn restriktojn kontraŭ fremdaj landoj. Sed la lando malofte uzis la arkaikan komercan ilon de post la starigo de la Monda Organizo pri Komerco en 1995.

La proparolanto diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri tia unuflanka kaj protektisma praktiko. Li alvokis Usonon klopodi kun Ĉinio por akceli ekonomian kunlaboron sub la unu-jara plano kaj strebi por akiri pli grandajn rezultojn.

La usona mararmeo diris lunde, ke ĝi ordonis paŭzigi tutmondajn operacojn de siaj flotoj kaj komenci ampleksan revizion de la 7a Floto en Pacifiko post kolizio de la usona destrojero kaj petrolŝipo proksime al Singapuro lunde matene.

La destrojero USS John S. McCain koliziis kun komerca ŝipo, kiam ĝi estis oriente de la Markoloj de Malako kaj Singapuro je la 6a horo kaj 24 minutoj laŭ loka tempo, kaj pro tio 10 ŝipanoj estas malaperintaj kaj kvin aliaj vunditaj.

Marde nokte la afgana ĉefurbo Kabulo estis atakita per raketobuso, kaj la paniko kaptis homamasojn.

Laŭ bone informita persono, la atako okazis je la 22a horo kaj 11 minutoj proksime al la distrikto de ambasado. Post granda eksplodo en la distrikto de ambasado daŭre sonoris la alarmo.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke rapida retiro de usonaj trupoj el Afganio estas neakceptebla, kaj lia nova strategio pri Afganio ŝanĝiĝos de la maniero bazita sur tempo al tiu bazita sur teraj kondiĉoj.

Trump faris la rimarkojn en televida parolado. Li diris, ke la retiro de usonaj trupoj el Afganio kaŭzos vakuon de potenco, kaj la usona armeo devas batali por venko. Li samtempe emfazis la nepran respondecon de la afgana registaro, aldonante, ke Usono atendas vidi veran reformon kaj progreson de Afganio.

La hispana polico diris lunde, ke Younes Abouyaaqoub, konfirmita efektiviganto de la ĵaŭda terorista atako, kiu mortigis 14 homojn en Barcelono, estis mortpafita.

Hispanaj amaskomunikiloj raportis, ke la polico mortpafis Abouyaaqoub tiutage en la urbeto Surbirats je 50 kilometroj for de Barcelono. Li portis falsan eksplodan zonon.

La polico konfirmis, ke 22-jara maroka civitano Abouyaaqoub stiris minibuson kun alta rapido kontraŭ homoj sur la avenuo Las Ramblas en Barcelono, kaŭzante morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Poste li forkuris, forlasante la aŭton. Li estis kaptita de gvat-kamerao en iu bazaro.

La polico diris, ke sur la vojo de fuĝo, li mortigis junulon, prenis ties aŭton, kaj trarompis la kontrolejon starigitan de polico, vundante unu policanon. Poste la polico trovis la mortigitan junulon en forlasita aŭto.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde, ke Usono ĉesos doni ne-migrajn vizojn en Rusio, tamen Rusio ne prenos respondajn rimedojn por limigi al usonaj civitanoj akiri ĝiajn vizojn.

Lavrov rimarkigis, ke la rilata politiko de Usono celas provoki malkontenton de rusoj kontraŭ la registaro, kio estas la usona logiko por estigi koloran revolucion. Li diris, ke la rusa flanko bezonas esplori rilatan politikon de Usono por reagi. Li aldonis, ke Rusio ne prenos similan rimedon kontraŭ usonaj civitanoj.

Pli frue en tiu tago, la usona ambasadorejo en Rusio anoncis, ke pro redukto de la nombro de laborantoj, ĝi ĉesos doni ne-migrajn vizojn en tuta Rusio ekde la 23a de aŭgusto, kaj ĝi rekomencos la intervjuon por ne-migraj vizoj en la 1a de septembro, dum tri usonaj konsulejoj en Rusio ĉesos doni ne-migrajn vizojn sen fiksa templimo.

La 2an de aŭgusto usona prezidento subskribis leĝprojekton pri sankcio kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko. Poste Rusio decidis malpermesi al la usona ambasadorejo uzi la feriejon Serebryany Bor en okcidenta Moskvo kaj kelkajn tenejojn en suda Moskvo, kaj postulis, ke la usona ambasadorejo reduktu la nombron de siaj dungitoj antaŭ septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin