Novaĵoj  (Aŭgusto 23)

(GMT+08:00) 2017-08-23 16:43:17     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 23a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro esperas pli grandan rolon de novigado en transformiĝo de ekonomio; Ĉinio kaj Indonezio antaŭenigos ekonomian kunlaboron. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke novigado devas ludi pli grandan rolon en akcelado de struktura transformiĝo de la ekonomio.

Dum inspektado en la Ministerio de Scienco kaj Tekniko, Li diris, ke la torĉo de novigado devas esti transdonita al ĉiuj sektoroj de la socio, kaj la avantaĝoj de novigado estos dividitaj de ĉiuj.

Li diris, ke Ĉinio atingis trarompojn en sciencteknika novigado dum la lastaj kvin jaroj. Novigado ludis ŝlosilan rolon por subteni stabilan ekonomion kun pozitiva perspektivo, ŝanĝi la kreskon de la lando kaj grandigi dungadon.

La ĉefministro diris, ke klopodoj devas esti faritaj por efektivigi novajn evoluigajn konceptojn, antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon, utiligi grandajn resursojn de talentuloj, plialtigi ĝeneralan kapablon de la lando en novigado kaj konstrui Ĉinion en novigeman landon kaj sciencteknikan potencon gvidantan la mondon. La ĉefministro postulis, ke registaraj departementoj plenumu politikojn subtenantajn sciencteknikan novigadon kaj donu al esplorinstitucioj kaj universitatoj pli da parolrajto en starigo de esplorprojektoj kaj administro de fonduso.

Ĉinio kaj Indonezio okazigis sian trian altnivelan ekonomian dialogon marde, promesante, ke ili akcelos praktikan kunlaboron pri ekonomio.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi kaj vizitanta indonezia ministro pri ekonomiaj aferoj Darmin Nasution kunprezidis la kunvenon en Pekino. Ili konsentis efektivigi la konsenton atingitan de la estroj de ambaŭ landoj, profundigi duflankan strategian partnerecon kaj antaŭenigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo.

Yang vokis la du flankojn profundigi kunlaboron, antaŭenigi duflankan komercon, plifortigi kunlaboron pri infrastrukturo, agrikulturo, financo kaj energio, kaj esplorserĉi novajn ŝancojn en emerĝantaj industrioj.

Darmin diris, ke Indonezio volas labori kun Ĉinio por ekspluati potencialon de kunlaboro en la kampoj de interligo, komerco kaj investo, financo kaj energio.

Saeb Erekat, ĝenerala sekretario de la Palestina Liberiga Organizo, diris lastatempe en intervjuo kun raportistoj, ke la palestina flanko bonvenigas la kvar-punktan proponon, faritan de Ĉinio por akceli solvadon de la palestina demando en nova situacio, aplaŭdas ĉiujn proponojn, kiuj utilas al paco inter Palestino kaj Israelo, kaj ne rifuzas opiniojn, kiuj helpas antaŭenigi politikan procezon surbaze de internacia juro.

Erekat akcentis, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas gravigas la serĉadon de subteno de la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio, al la revolucia afero de Palestino. Erekat diris, ke Ĉinio ludos pli efikan rolon en serĉado de politika solvo al la palestina demando. Palestino esperas, ke Ĉinio ludos pozitivan rolon por realigi trarompon en solvado de la palestina-israela demando kaj urĝos Israelon observi internacian juron kaj fini la okupadon sur la palestina teritorio.

Erekat opiniis, ke Ĉinio kiel grava forto en la internacia politika kaj ekonomia scenejo havas tre gravan influon sur internacia kaj regiona niveloj kaj povas ludi efektivan rolon en antaŭenigo de la procezo de paco inter Palestino kaj Israelo.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris marde, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj subtenos la ampleksan interkonsenton pri la irana nuklea demando laŭ sia plejeblo.

Tiutage Dujarric diris en regula gazetara konferenco, ke Guterres opinias, ke la ampleksa interkonsento subskribita de Irano kaj la sesopo en 2015 estas unu el la plej gravaj diplomatiaj atingoj akiritaj de la tuta mondo en serĉado de paco kaj stabileco, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas subteni ĝin laŭ sia plejeblo.

Post kiam usona prezidento Donald Trump anoncis, ke li sendos pli da soldatoj al Afganio, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde esperis trovi politikan solvon al la krizo en Afganio.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris, ke li pensas, ke tio, kion la ĝenerala sekretario akcentas, estas ilia espero, ke la internacia komunumo unuiĝos kaj helpos al Afganio trovi politikan solvon, kiu alportos pacon al la lando.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke rapida retiro de usonaj trupoj el Afganio estas neakceptebla, kaj lia nova strategio pri Afganio ŝanĝiĝos de la maniero bazita sur tempo al tiu bazita sur teraj kondiĉoj.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris marde, ke Usono bonvenigas la lastatempan sinregadon de la Korea Demokratia Popola Respubliko pri la nuklea demando en la Korea Duoninsulo kaj diris, ke tia tendenco helpas komenci dialogon en proksima estonteco.

Tillerson diris en gazetara konferenco, ke de post kiam la Sekureca Konsilio de la UN adoptis novan rezolucion pri la Korea Demokratia Popola Respubliko en la 5a de aŭgusto, ĝi ne provpafis misilon, nek prenis ian ajn provokan agon. Li diris, ke li ĝojas vidi tian senprecedencan sinregadon, kaj emfazis, ke Usono bezonas vidi pli multajn agojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, tamen la nuna pozitiva ago de la Korea Demokratia Popola Respubliko devas esti agnoskita.

Marde en Bagdado usona ministro pri defendo James Mattis emfazis, ke Usono subtenas la unuiĝon de Irako kaj oponas disigajn agojn.

Tiutage la oficejo de iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris en deklaro, ke Abadi renkontiĝis kun vizitanta Mattis, kaj ili diskutis pri la duflanka kunlaboro en milita kampo kaj pri plej nova progreso en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato. La deklaro citis vortojn de Mattis, ke Usono subtenas la unuiĝon de Irako, oponas ian ajn agon, kiu celas spliti Irakon kaj minaci stabilecon de la lando.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris marde, ke en la proksima estonteco li leteros al usona prezidento Donald Trump, postulante dialogon kun li.

Maduro diris en gazetara konferenco, ke post kiam Trump minacis Venezuelon per milita interveno, rilatoj inter la du landoj estis en la plej malbona momento de la historio. Li esperis, ke Trump serioze legos lian leteron kaj bonigos la situacion per dialogo.

Maduro diris, ke Usono planas apliki sankciojn kontraŭ Venezuelo per komerca, petrola kaj financa blokado, kio malbonigos plu la enlandan ekonomion de Venezuelo. Li aldonis, ke la fina celo de Usono estas milite okupi Venezuelon kaj forrabi iliajn resursojn.

Maduro reasertis, ke Venezuelo esperas renormaligi rilatojn kun Usono sur reciproka respekto kaj faciligi kunlaboron inter la du registaroj per dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin