Novaĵoj  (Aŭgusto 24)

(GMT+08:00) 2017-08-24 17:17:05     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 24a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la libro de ĉina prezidanto pri elimino de malriĉeco estis eldonita en la franca kaj angla lingvoj; ĉina ŝtatkonsilanto telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en la 24a Internacia Libro-Foiro en Pekino, estis publikigitaj la franclingva kaj anglalingva versioj de Liberiĝo el Malriĉeco, la libro de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Xi verkis la libron, kiam li servis kiel ĝenerala sekretario de la kompartia komitato de la prefektujo Ningde en orienta Fujian-provinco. La libro enhavas 29 gravajn paroladojn kaj esplorajn notojn, faritajn de Xi dum la periodo inter 1988 kaj 1990.

La libro prezentas liajn novajn sistemon, koncepton, vidpunkton kaj rimedon pri elimino de malriĉeco kaj disvolvado de la regiono kaj respondas teoriajn kaj praktikajn demandojn dum antaŭenigo de la ekonomia kaj socia disvolvado en la regiono.

Merkrede ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson laŭ interkonsento.

Yang diris, ke Ĉinio kaj Usono tenas komunikadon kaj kunlaboron en vastaj kampoj, kio konformas al interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo. La du flankoj devas fortigi kontaktojn inter altranguloj kaj sur diversaj niveloj kaj bone efektivigi mekanismajn dialogojn laŭ gravaj komunaj konsentoj de la du ŝtatestroj, kaj fari preparon por la vizito de usona prezidento Donald Trump al Ĉinio en la kuranta jaro.

Tillerson diris, ke prezidento Trump atendas gravan viziton al Ĉinio en la kuranta jaro kaj esperas, ke la du flankoj kune klopodos por certigi plenan sukceson de la vizito.

La Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Elimino de Rasa Diskriminacio publikigis deklaron, urĝante Usonon kaj ĝiajn gvidantojn precize kaj senkondiĉe rifuzi kaj kondamni enlandajn parolojn kaj agojn de rasa malamo.

La deklaro esprimis konsterniĝon pri lastatempaj rasismaj manifestacioj en Usono, akcentante, ke la ideologio de rasismo kaj blankula supereco malobservas la kernan normon de homaj rajtoj bazitaj sur digno kaj egaleco; Usono kaj iu ajn alia loko ne devas esti la azilo de tiaj paroloj kaj agoj.

La deklaro urĝas Usonon prienketi kaj trakti la malobservantojn kaj preni rimedojn por serĉi radikajn kaŭzojn de la disvastigo de tiaj paroloj kaj agoj en la lando.

Jemena oficialulo pri sekureco diris merkrede, ke la multlanda koalicia armeo gvidata de Saud-Arabio lanĉis aeratakon tiumatene en la jemena ĉefurbo Sanao; unu hotelo estis trafita, kaj 35 homoj estis mortigitaj.

La oficialulo diris, ke la hotelo troviĝas en norda Sanao. Savantoj trovis 35 kadavrojn el la ruino, kaj nun ankoraŭ iras la serĉado. La mortintoj ankoraŭ ne estis identigitaj. Amaskomunikiloj raportis, ke inter la mortintoj estis civiluloj. La nombro de mortintoj pliiĝos, ĉar oni supozis, ke sub la ruino estus pli da homoj.

Lastatempe, aeratakoj kelkfoje mortigis aŭ vundis civilulojn en Jemeno. En la komenco de aŭgusto, aeratako de la koalicia armeo mortigis 9 civilulojn en la norda provinco Saada. La 18an de julio, aeratako mortigis 20 homojn, inkluzive de virinoj kaj infanoj, en tendaro de senhejmuloj en la sudokcidenta provinco Ta'izz.

Afgana oficialulo diris merkrede, ke almenaŭ 5 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 42 vunditaj tiutage en eksplodo de bombaŭto en la suda afgana provinco Helmand.

Ĉefo de loka polico diris, ke la atako okazis matene je ĉirkaŭ la 11a horo proksime al policstacio en Lashkar Gah, ĉefurbo de la provinco. La mortintoj inkluzivas du soldatojn, du virinojn kaj unu knabinon.

Proparolanto de la provinco diris, ke la vunditoj plejparte estas lokaj civiluloj, kaj iuj el ili estis grave vunditaj kaj restas vivominacaj. Krome, la atako difektis proksimajn konstruaĵojn.

La afgana grupo Talibano deklaris respondecon pri la atako.

Usona prezidento lunde publikigis novan strategion pri Afganio, dirante, ke la retiro de usonaj trupoj el Afganio kaŭzos vakuon de potenco. Unu tagon poste Talibano publikigis deklaron, dirante, ke la grupo batalos ĝis la retiro de usonaj trupoj el Afganio.

La ĉadia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis devizon, deklarante, ke la lando rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

La ministerio diris en la devizo, ke ĉar Kataro subtenis en Libio terorisman forton, kiu celis malstabiligi Ĉadion, la ĉadia registaro decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun ĝi kaj postulas, ke Kataro fermu sian ambasadorejon en Ĉadio kaj retiru sian diplomatian mision el la lando en 10 tagoj. La devizo diris, ke marde posttagmeze la ĉadia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj informis la kataran ambasadorejon pri la decido. Ĉadio fermos sian ambasadorejon en Kataro kaj retiros sian diplomatian mision.

La egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, bedaŭrante la decidon de la usona registaro pri redukto de monhelpo al la lando.

La deklaro diris, ke la decido de la usona registaro estas bazita sur malĝusta taksado de la longperiodaj strategiaj rilatoj inter la du landoj, ignoras la gravecon de stabileco kaj disvolvado de Egiptio por ambaŭ flankoj, kaj subtaksas la ekonomiajn kaj sekurecajn defiojn alfrontatajn de la registaro kaj popolo de Egiptio. La deklaro aldonis, ke la usona decido alportos negativan influon al rilatoj inter la du landoj kaj damaĝos la komunajn interesojn de la du landoj.

Usonaj amaskomunikiloj raportis marde, ke konsidere la situacion de homaj rajtoj en Egiptio, la Ŝtata Departemento decidis redukti la militan kaj ekonomian helpon al la lando je proksimume 100 milionoj da usonaj dolaroj kaj malfruigi proksimume 200 milionojn da milita prunto.

Merkrede en la belorusa ĉefurbo Minsko, la tripartia kontaktgrupo (Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio) pri la ukraina demando okazigis regulan intertraktadon, kaj ĉiuj partioj konfirmis la efektivigon de batalhalto okaze de la nova lernosemestro en la orienta Ukrainio. Martin Sajdik, speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke la tripartia kontaktgrupo konfirmis en la intertraktado kun la partopreno de reprezentantoj el orienta Ukrainio kompletan efektivigon de batalhalto ekde nul horo de la 25a de aŭgusto, okaze de la nova lernosemestro en la orienta Ukrainio. Ĉiuj partioj devas preni ĉiun necesan rimedon por certigi la batalhalton. Por kontroli la batalhalton, ĉiuj partioj devas garantii sekuran pasadon de la speciala observista grupo el la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin