Novaĵoj  (Aŭgusto 25)

(GMT+08:00) 2017-08-25 18:07:31     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 25a de aŭgusto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Ugando profundigos parlamentan kunlaboron; Rusio avertis, ke la komuna militmanovro de Usono kaj Sud-Koreio ne helpas mildigi streĉecon de Korea Duoninsulo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, okazigis intertraktadon kun Rebecca Alitwala Kadaga, parlamenta prezidanto de Ugando.

Zhang diris, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Ugando havas longan historion. En la lastaj jaroj sub la gvidato de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj uganda prezidento Yoweri Museveni, rilatoj inter Ĉinio kaj Ugando akiris novan progreson kaj alportis efektivajn interesojn al la du popoloj.

Zhang diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝon kun Ugando en ŝtata regado, leĝdono kaj dividi kun Ugando spertojn de leĝdono pri disvolvado de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj utiligo de fremdlandaj investoj por akceli komunajn disvolviĝon kaj progreson.

Kadaga diris, ke la uganda parlamento alte atentas amikajn rilatojn kun Ĉinio. La vizito estas fruktodona kaj profundigas lian komprenon pri Ĉinio. Li esperis profundigi interŝanĝon kaj kunlaboron inter la du parlamentoj kaj antaŭenpuŝi duflankan kunlaboron en agrikulturo, akvoutiligo, edukado, mediprotekto kaj aliaj kampoj. Li bonvenigis pli multajn ĉinajn entreprenojn fari investon en Ugando.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris ĵaŭde en la saud-arabia urbo Ĝidao, ke li kredas, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Saud-Arabio eniros novan epokon, fariĝante pli fortika, daŭripova kaj fruktodona.

Zhang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en renkontiĝo kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud dum sia vizito al la golfa araba lando.

En ilia renkontiĝo, Zhang rimarkigis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la saud-arabia reĝo interŝanĝis vizitojn en la pasintaj du jaroj, malfermante novan epokon de rapida kaj ampleksa disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

En januaro de 2016, Xi faris ŝtatan viziton al Saud-Arabio, dum kiu la du landoj konsentis altigi la duflankajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco. Reĝo Salman vizitis Ĉinion en marto.

Zhang diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas siajn rilatojn kun Saud-Arabio el strategia kaj longdaŭra perspektivo, kaj delonge antaŭenigas longtempan amikan kunlaboron kun Saud-Arabio. Li aldonis, ke lia vizito celas efektivigi la gravan konsenton inter prezidanto Xi kaj reĝo Salman por plu profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj.

Zhang rimarkigis, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo gajnis tutmondan agnoskon, kaj Pekino aprezas la aktivan partoprenon de Riado en la iniciato kaj bonvenigas la landon fariĝi tutmonda partnero.

Reĝo Salman diris, ke Saud-Arabio alte taksas sian amikecon kun Ĉinio, kaj volas profundigi duflankan kunlaboron en energio, komerco, investo, sekureco kaj aliaj kampoj. La reĝo aldonis, ke lia lando atendas plibonigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio per interŝanĝoj de altnivelaj vizitoj kaj la establo de altnivela komuna gvidkomitato, kiun la du landoj konsentis starigi dum la vizito de Xi al Saud-Arabio en la lasta jaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Hindio devas sekvi regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj eviti misuzon de komercaj reĝustigaj rimedoj.

Proparolanto Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke Hindio delonge estas aktiva uzanto de antidumpingaj rimedoj kiel membro de la Monda Organizo pri Komerco.

Gao diris, ke ekde 1994, Hindio lanĉis 212 antidumpingajn enketojn kontraŭ ĉinaj produktoj, kun 13 enketoj lanĉitaj en tiu ĉi jaro. La lando nun havas 93 antidumpingajn rimedojn kontraŭ Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio tre zorgas pri la tendenco de oftaj enketoj de Hinio kaj petas Hindion uzi komercajn reĝustigajn rimedojn en prudenta kaj sindetena maniero. Li aldonis, ke Ĉinio rezolute defendos la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj kaj subtenos iliajn klopodojn por reagi al la kazoj.

Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde, ke la komuna militmanovro de Usono kaj Sud-Koreio, komenciĝinta en lundo, ne helpas mildigi streĉecon de la Korea Duoninsulo.

Zakharova diris en gazetara konferenco, ke paca solvo al la komplika demando en la Korea Duoninsulo estas neanstataŭigebla. Ŝi alvokis koncernajn partiojn maksimume sin deteni, kaj esperis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ne faros militan reagon al la manovro.

Zakharova diris tiutage ankaŭ, ke se Japanio aprobos enkonduki kaj loki la kontraŭmisilan sistemon Aegis, la strategia stabileco en Nord-Pacifiko estos rompita. Zakharova diris en gazetara konferenco, ke Rusio ĉiam zorgas pri la japana diskuto pri enkonduko de la usona kontraŭmisila sistemo Aegis, kaj scias, ke Japanio deziras enkonduki ĝin. Ŝi diris, ke ne estas solida la kialo, ke Japanio atribuas la lokadon de la kontraŭmisila sistemo al la nuklea provo kaj provpafo de misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis deklaron, konfirmante, ke Kataro intencas denove sendi ambasadoron al Tehrano, kaj pri tio Irano esprimas bonvenon.

Merkrede vespere ministroj pri eksterlandaj aferoj el la du landoj telefone konversaciis. La katara flanko esprimis sian volon denove sendi ambasadoron al Tehrano. Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris en deklaro, ke la reveno de katara ambasadoro al Tehrano estas racia kaj pozitiva ago.

Qasemi diris, ke Irano ĉiam estas preta por disvolvi rilatojn kun najbaraj landoj en la kadro de reciproka respekto kaj zorgo pri alies interesoj. Li akcentis, ke disvolvado de rilatoj kun najbaraj landoj estas prioritatigita en la eksterlanda politiko de Irano dum la dua servoperiodo de prezidento Hassan Rouhani.

La katara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde deklaris fermi la ĉadian ambsadorejon en Daŭho, postaulante, ke ĉadiaj diplomatoj foriru el la lando ene de 72 horoj. La ministerio diris en sia oficiala retejo, ke fermi la ĉadian ambasadorejon kaj elpeli ĝiajn diplomatiajn personojn estas reago al la merkreda decido de Ĉadio.

Ĉadio merkrede deklaris rompi siajn diplomatiajn rilatojn kun Kataro. La ĉadia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en devizo, ke ĉar Kataro subtenis en Libio terorisman forton, kiu celis malstabiligi Ĉadion, la ĉadia registaro decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun ĝi kaj postulas, ke Kataro fermu sian ambasadorejon en Ĉadio kaj ĝia diplomatia misio iru el la lando ene de 10 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin