Ĉina skribaĵo havas vastajn kaj profundajn sciojn, ĉiu ideogramo faris mencion pri observo kaj rekono de antaŭuloj pri la mondo kaj tiel estas rigardata kiel viva fosilio de la ĉina kulturo. Transformiĝo de la ideogramo "Leĝo" atestas formoiĝon kaj disvolviĝadon de la koncepto pri leĝo en Ĉinio, kvankam ĝia skriboformo ŝanĝiĝis, tamen la ideogramo ĉiam inkluzivas signifon de egaleco kaj justeco kaj estas spirita elemento de Ĉinio en juro.
La historio de la ĉina vorto leĝo (法)
Devenintaj de piktogramoj, la ĉinaj vortoj registris la observon kaj rekonon de la antikva popolo pri la mondo ĉirkaŭ si.
La vorto (法), prononcata kiel fa, estas simpligo de la tradicia signo (灋)
Ĝi enhavas ĉiam la sencon de senpartieco kaj justeco
En antikvaj ĉinaj orakoloj sin trovas historio
Kiu rakontis pri evento koncernanta leĝon
Kun la paso de tempo aperis enskriboj sur brozaĵo
Stile karakterizataj per zigzago kaj interplekto
Dum la malfrua Shang-dinastio aŭ la frua Zhou-dinastio
La signo "去" (forigo) estis aldonita al la vorto leĝo (法)
Kiam Li Si, ĉefministro al la unua imperiestro Qinshihuang en Ĉinio
Unuigis la skribon de la ĉina lingvo
Nur la vorto灋restis neŝanĝita
Kun la evoluo de skribiloj
La strukturoj de ĉinaj vortoj estis senĉese simpligitaj
Ĝis fine fiksiĝis la formo 法, kiun ni konas hodiaŭ
法ŝanĝiĝis forme
Sed ĝia senco, nome senpartieco kaj justeco, neniam aliformiĝis.