Novaĵoj  (Aŭgusto 28)

(GMT+08:00) 2017-08-28 16:41:45     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto intervidiĝis kun prezidanto de Azia Olimpika Konsilio; Malfermiĝis la 13a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en la 13a Nacia Sportkonkurso en Tianjin, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Sheikh Ahmad Al-Fahad Al-Ahmed Al-Sabah, prezidanto de la Azia Olimpika Konsilio.

Xi Jinping esprimis sian dankon al la Azia Olimpika Konsilio pro ĝiaj pozitivaj kontribuoj al la disvolviĝo de sporto en Ĉinio kaj Azio. Xi emfazis, ke Ĉinio subtenos plu laborojn de la Azia Olimpika Konsilio.

Xi montris, ke en la jaro 2022 en Pekino okazos la Vintraj Olimpikoj, kaj tio estos la bona okazo por alporti pozitivajn rezultojn al Ĉinio kaj la mondaj olimpkaj ludoj.

Al-Ahmed diris, ke li kaj la Azia Olimpika Konsilio alte ŝatas la kunlaboron kaj amikecon kun Ĉinio. Al-Ahmed ankaŭ esprimis admiron al Xi pro lia sagaco por antaŭenpuŝi ĉinan sportan disvolviĝon kaj la internaciajn olimpiajn aferojn, kaj dankis la ĉinan registaron pro ĝiaj subtenoj al la laboroj de la Azia Olimpika Konsilio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke Ĉinio akcelos plibonigon de fabrikado kaj restrukturadon de ekonomio per novigado, instigante la industriajn gigantojn akiri trarompojn en la kerna teknologio kaj utiligi la interreton por stimuli plu disvolvadon.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun registaraj oficistoj kaj administrantoj de ĉefaj fabrikoj vendrede. Li diris, ke fabrikado estas la bazo de ekonomia disvolvado la ekonomia transformiĝo kaj nova industriigo de Ĉinio dependas de forta fabrikado. Sed ĉinaj fabrikoj en la tuta mondo restas ĉe la mez- kaj malalt-parto de internacia divido de laboro. Ili estas grandaj, sed ne ĉiam fortaj. Ĉinio devas rapide antaŭenigi sian strategion "Fabrikita en Ĉinio 2025" por porti la fabrikadon al nova nivelo, kun rimedoj por elimini malnovajn kapablojn kaj teknikojn de produktado kaj ŝanĝi ekonomiajn motorojn.

Dum diskuto kun entreprenistoj, la ĉefministro vokis enlandajn kompaniojn altigi diversecon, kvaliton kaj markvaloron de siaj produktoj kaj vigle sekvi internaciajn normojn. Li aldonis, ke kuraĝe alfronti tutmondan konkurencon forte stimulos novigon kaj trarompon en kerna teknologio. Li akcentis, ke fabrikoj devas nutri novajn avantaĝojn de alta kvalito kaj aplikebleco de siaj produktoj kaj malkroĉi la dependecon de malaltaj kostoj, ĉar tio helpos al pli da enlandaj markoj fariĝi konataj tra la mondo.

La 13a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio malfermiĝis dimanĉe vespere en la Stadiono de Olimpika Centro de Tianjin. Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la konkurson malfermita en la orienta metropolo, je nur 113,3 kilometroj for de la ĉefurbo Pekino.

Inter tiuj ĉeestantaj la ceremonion estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach, kiu vizitas Pekinon inspektante la preparojn por la Vintraj Olimpikoj de 2022.

Antaŭ grandioza artprezentado miksanta muzikon kaj dancon, artefaritajn fajrojn kaj kulturan aranĝon, la sportistoj paradis en olimpia stilo en la stadion. La malferma ceremonio atingis sian kulminon, kiam la maskoto JinWa de la sportkonkurso kaj roboto ekbruligis kaldronon per la flamo, kiu atingis la stadionon post 20-taga stafetado.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe, ke la lasta misila provpafo de la Korea Demokratia Popola Respubliko estas provoka agado, tamen Usono serĉos plu pacan manieron por solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo.

Tillerson diris en intervjuo kun la televido FOX, ke ĉiu misilprovpafo de la Korea Demokratia Popola Respubliko malobservis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estas provoko al Usono kaj ĝiaj aliancanoj.

Dimanĉe oficiro de la irakaj registaraj trupoj diris, ke ili jam reakiris la urbeton Tal Afar, kiu estas la lasta ĉefa fortikaĵo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako.

Abudul-Amir Yarallah, generalleŭtenanto de la komandejo de la komuna agado, diris en deklaro, ke la irakaj registaraj trupoj kaj ŝijaista milico reakiris la lastajn du kvartalojn en la norda parto de la urbeto Tal Afar. Nun la urbeto estas komplete liberigita.

La libana armeo dimanĉe deklaris paŭzon en sia ofensivo kontraŭ la batalistoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato laŭlonge de la limo kun Sirio por okazigi intertraktadon pri soldatoj ostaĝigitaj en 2014.

La armeo diris en deklaro, ke ĝi ĉesis batali kun la Islama Ŝtato ekde la 7a horo en tiu mateno por malfermi la vojon por la lasta fazo de la intertraktado ligita kun la sorto de la forkaptitaj soldatoj. Tamen la deklaro ne liveris pli da detaloj.

Meksiko dimanĉe reasertis sian starpunkton ne pagi la de Usono proponitan landliman muron inter la du landoj, nelonge post kiam usona prezidento Donald Trump refoje parolis pri la demando en la socia komunikilo Twitter.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke kiel la meksika registaro ĉiam deklaris, Meksiko ne pagos, sub ĉiaj cirkonstancoj, por la muro aŭ fizika barilo konstruita sur la usona teritorio laŭlonge de la meksika landlimo. La respondo estis farita post la frumatena afiŝo de Trump, kiu diris, "Kun Meksiko, unu el la plej altkrimaj nacioj en la mondo, ni devas havi la muron. Meksiko pagos ĝin per repago aŭ alia maniero.

La Plej Supera Kortumo de Tajlando vendrede publikigis arestordonon kontraŭ eksa ĉefministro Yingluck Shinawatra pro tio, ke ŝi rifuzis ĉeesti juĝon de la kazo pri aĉetado de rizo. La kortumo ankaŭ deklaris prokrasti la juĝon kontraŭ ŝi ĝis la 27a de aŭgusto. Responde al la raporto, ke Yingluck jam fuĝis el Tajlando, tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha diris, ke li jam ordonis enketi pri loko, kie ŝi troviĝas nun, kaj severigi landliman kontrolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin