Ora jubileo de geedzoj mojosaj en maratono

(GMT+08:00) 2017-08-28 12:15:10     Redaktoro:Xiong

La 23an de aŭgusto Hu Yingfu kaj Wang Zhangmin montris, okaze de sia geedziĝa orjubileo, siajn medalojn gajnitajn en maratonaj konkursoj de multaj jaroj. Tiun tagon la kvartala servejo Jinzhai Nanlu en la urbo Hefei, la provinco Anhui, organizis por la paro orjubileajn aktivecojn. Hu Yingfu 80-jaraĝa kaj Wang Zhangmin 71-jaraĝa, atestite de loĝantoj de la kvartalo, surpaŝis la ruĝan tapiŝon, manĝis jubilean kukon. Kaj inter la aplaŭdoj de homoj ili spertis sian oran jubileon.

En la jaro 1974, la 28-jaraĝa Wang Zhangmin, pro sano, kroĉis sin al kurado. Influate de ŝi, ankaŭ ŝia edzo Hu Yingfu inklinis al tiu ĉi sporto. La paro kuris kaj… kuras kelkdekojn da jaroj. Emeritiĝinte, ili partoprenis en pli ol cent konkursoj de maratono en Pekino, Ŝanhajo, Honkongo, Wuxi, Hefei kaj aliaj urboj. Influate de ili, ankaŭ multe da parencoj kaj najbaroj amas kuradon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin