Ĉarma urbo Yantai

(GMT+08:00) 2017-08-29 08:59:35     Redaktoro:Selena

Changdao-gubernio de Yantai

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La urbo Yantai situas en nordorienta parto de la Shandong-a Duoninsulo kaj vizaĝas al la Flava Maro kaj Bohai-Maro. La urbo areas je 13,7 mil kvadrataj kilometroj kaj havas 6 milionojn kaj 468 milojn da loĝantoj. Ĉi tie belas naturaj pejzaĝoj montaj kaj maraj, riĉas produktaĵoj kaj agrablas la klimato. La urbo estas konata kiel "Ora marbordo, surtera paradizo, hejmlando de la kulinara sistemo Lu kaj fama urbo de vino". Ĝi estas ĉemara ekologia vizitindejo kaj feriejo ideala por turistoj en- kaj ekster-landaj.

Cetere, la urbo Yantai estas unu el la unua nombro da ĉinaj eminentaj turismaj urboj, kaj akiris diversajn honorajn titolojn pro siaj bona higiena laboro, hortikultura aranĝo kaj media protektado, socia sekura ordo, alta spirita civilizacio kaj kontentiga investa medio ktp. Ĝi estas la unika azia internacia vinbera kaj vina urbo, titolita de la Internacia Vinbera kaj Vina Agentejo. En la jaro 2004, ĝi estis elektita de la Centra Televida Stacio kiel unu el la 10 plej ĉarmaj urboj de Ĉinio kaj gajnis premion de loĝa medio.

La urbo Yantai estas riĉa je naturaj kaj kulturaj profitfontoj. Tiel frue kiel antaŭ 10 mil jaroj, ĉi tie jam ekzistis homa aktivado. Laŭ historia noto, la Unua Imperiestro de la dinastio Qin trifoje inspektis ĉi tie, kaj imperiestro Wudi de la dinastio Han sepfoje ekspediciis ĉi tien. Ili faris la kultadon al la monto kaj maro por gajni la viveliksiron. Kaj ĝuste ĉi tie la antikva alĥemiisto Xu Fu, laŭ ordono de la Unua Imperiestro, navigaciis transmaren al Japanio, estrante 3 mil geknabojn, por serĉi viveliksiron, kaj fariĝis la unua pioniro por interfluado inter Ĉinio kaj Japanio.

En la dinastio Tang, Yantai jam estis grava mar-navigacia artiko kaj komerca haveno de Ĉinio. La unua nombro da japanaj diplomatiaj senditoj al la dinastio Tang ja surbordiĝis ĉi tie. En la jaro 1398, en la tempo de la dinastio Ming, por preventi invadon de piratoj, en la urbo konstruiĝis alarmaj signalfajraj turoj. Kiam ekfumis el la turoj, oni tuj povis informiĝi pri invado de malamikoj. La urbo Yantai pro tio havis sian nomon. En la ĉina lingvo, Yantai signifas terason de fumo. Antaŭ pli ol cent jaroj, sume 17 landoj sinsekve starigis siajn konsulejojn en la urbo, kaj ĝis nun iliaj ruinoj restas tie.

Ĉe la 909-kilometra marborda linio ĉirkaŭ la urbo Yantai troviĝas pli ol 60 diversformaj insuloj, pli ol 10 naturaj naĝejoj kun la ora sablo kaj mildaj ondoj, ĉie kovriĝas ombroriĉaj arbedoj. Riĉas tie ankaŭ subteraj minaĵoj, interalie la rezerva kaj produkta kvantoj de oro ambaŭ okupas la unuan lokon en nia lando, kaj la urbo estas konata kiel "Ĉina Orujo". Abundas tie maraj produktaĵoj, legomoj kaj fruktoj. La vasta maro provizas la urbon per abundaj maraj kreskaĵoj, kiaj tripango, salikoko, halioto kaj pekteno kaj pli ol 200 specoj da proksim-maraj kreskaĵoj, pro tio Yantai estas grava produkta bazloko de ĉinaj akvaj produktoj. Ĝi ankaŭ estas produktejo de fruktoj kaj konata pro pomo, piro kaj ĉerizo. La pokapa frukto-poseda kvanto estas dek oblojn pli alta ol tiu de la tuta lando, kaj pli ol sep oblojn pli alta ol tiu de la tuta mondo.

"Yantai ankaŭ estas lulilo de la ĉina vin-fara industrio kaj la plej granda vin-fara bazloko de Ĉinio. La cent-jaraĝa vino Zhangyu naskita en Yantai gajnis oran medalon en la Monda Panama Foiro, kaj nuntempe dekoj da famaj vin-faraj entreprenoj translokiĝis en Yantai, tiel ke la urbo fariĝis unu el la famaj "vinberaj marbordoj".

Yantai estas ankaŭ fama lulilo de pladoj de la kulinara sistemo Lu, unu el la ok plej famaj kulinaraj sistemoj de Ĉinio. La kulinara historio de Yantai estas longa kaj fruktodona. En la komenca periodo de la pasinta jarcento, Yantai-anoj jam servis kiel ĉefkuiristoj aŭ mastroj de famaj restoracioj de la ĉina ĉefurbo.

Krom la tradiciaj pladoj de la kulinara sistemo Lu, nuntempe en Yantai furoras ankaŭ tipaj pladoj el aliaj famaj kulinaraj sistemoj, ekzemple pladoj el la kulinara sistemo Chuan, el la kulinara sistemo Yue kaj ankaŭ koreaj pladoj kaj eŭropaj pladoj, sekve ĉi tie turistoj ĉiutage povas ĝui diversajn frandaĵojn.

Aparte menciindas la turisma evoluado en la lastaj jaroj. Sekve de la rapida evoluado de la loka ekonomio, la urba konstruado progresas kun ĉiu tago, kaj jam formiĝis bela medio: La monto staras en la urbo, la urbo brakumas la monton, la urbo ligiĝas kun la maro, la maro benas la urbon. Kaj la urbo portas iom misteran nuancon el la spektakla miraĝo ofte videbla, mito pri transmariĝo fare de Ok Senmortuloj, rakonto pri la ekspedicio de Xu Fu kaj tri mil geknaboj orienten kaj ankaŭ legendo pri pafado al grandega skvalo fare de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Ĉio ĉi impresas per la feo-landa mirindeco.

La turismaj aranĝoj de Yantai estas aparte spertindaj por turistoj pro abundeco kaj intereseco. Mi citu kelkajn el ili, por ke vi iom konu la riĉan enhavon de la loka turismo. Jen ili estas: la Vojaĝo al ferolando Penglai, Vojaĝo al Nanshan kun Bonhava Vilaĝo, Vojaĝo al Yantai por Golfo-ludo, Vojaĝo al Ora Mar-strando, Vojaĝo al Changdao por Ĝui Fiŝistan Vivon, Vojaĝo al Qixia por Koni Popolan Moron, Vojaĝo pri Vina Kulturo, Vojaĝo pri Ekologia Agrikulturo, Vojaĝo al Termika Fonto. Krome furoras ankaŭ la itineroj pri amuzado, feriado, aĉetado ktp. Tiuj turismaj aranĝoj vaste konatas inter turistoj en- kaj ekster-landaj, kaj manifestas la mirindan ĉarmon de la urbo Yantai kiel ora turisma vizitindejo.

"La Yantai-anoj ĝuas la renomon de facila amikiĝo kaj sincera gastamo en Ĉinio. Tio ege favoras al evoluado de la loka turisma afero. Proverbo diras: Gastama familio ĉiam altiras al si amikojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin