Novaĵoj  (Aŭgusto 29)

(GMT+08:00) 2017-08-29 17:25:52     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina armeo estas viglatenta kaj firme defendas teritorion;Ĉinio komencis unuan ĉirkaŭmondan ampleksan maran esploradon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli diris lunde en Vindhuko, ke Ĉinio volas labori kun Namibio por akiri pli grandan progreson en duflankaj rilatoj.

Zhang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn kiam li renkontiĝis kun namibia prezidento Hage Geingob.

La vicĉefministro diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontis sian namibian paralelulon Geingob dufoje en Pekino en 2014 kaj en la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2015. Dum ĉi tiuj renkontiĝoj, la du ŝtatestroj fiksis la direkton por disvolvado de duflankaj rilatoj.

Zhang diris, ke lia vizito celas labori kun la namibia flanko por efektivigi gravajn konsentojn inter la du ŝtatestroj, plifortigi tradician amikecon, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj por efektivigi pli da rezultoj de la Johanesburga Pintkunveno en Namibio kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj. Li diris, ke la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj estis nutrita de generacioj de gvidantoj de la du landoj, kaj ambaŭ flankoj ĝuas fortan amikecon kaj politikan reciprokan fidon. Ĉinio ĉiam rigardas siajn rilatojn kun Namibio el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj konsideras la afrikan landon kiel bonan amikon, partneron kaj fraton.

Geingob diris, ke la amikeco inter Namibio kaj Ĉinino havas longan historion. Li rimarkigis, ke Ĉinio liveris valoran subtenon al Namibio en ĝia lukto por sendependeco. Li aldonis, ke Ĉinio estas ĉiavetera amiko por Namibio, kaj li esperas, ke Ĉinio plu helpos Namibion en la kampoj de infrastrukturo, agrikulturo, sano, edukado kaj energio por akceli socian kaj ekonomian progreson en la afrika nacio.

Ĉinio lunde vokis ĉiujn landojn kunlabori por trakti tutmondan klimatŝanĝiĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi faris la alvokon dum renkontiĝo kun Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo. Yang vokis ĉiujn landojn agi, ĉar klimatŝanĝiĝo koncernas ĉiujn en la tuta mondo. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj sekvos la principojn de komunaj, sed distingaj respondecoj, konsideros siajn proprajn situaciojn kaj akcelos agadon antaŭ 2020.

Espinosa diris, ke la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo atendas pli da kunlaboro kun Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo.

Armea proparolanto diris lunde, ke la ĉina armeo restos viglatenta kaj firme defendos nacian teritorion kaj suverenecon post milita alfrontado inter Ĉinio kaj Hindio.

Proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo Wu Qian diris, ke paco kaj stabileco laŭ la ĉina-hinda landlimo koncernas pacon kaj stabilecon de la regiono kaj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj.

Hindio retiris siajn armeanojn kaj ekipaĵojn el la regiono Dong Lang (Doklam) post la alfrontado, kiu daŭris pli ol du monatojn.

Wu diris, ke Ĉinio memorigas Hindion tiri lecionojn el la alfrontado, observi subskribitajn traktatojn kaj la bazajn principojn de internacia juro kaj labori kune kun Ĉinio por protekti pacon kaj stabilecon laŭ la landlimo kaj antaŭenigi sanan disvolviĝon de la du armeoj.

Xiangyanghong 01, la elita scienca ŝipo de Ĉinio, lunde komencis sian ĉirkaŭmondan vojaĝon por la unua mara esplorado de la lando, kiu integras oceanan kaj polusan esplorojn.

Sub la Ŝtata Oceana Administracio, la esplorado fokusiĝos pri resursoj, la medio kaj klimato en siaj ses segmentoj, kaj plejparte efektiviĝos en la suda hemisfero.

En la kvara segmento, la ŝipo aliĝos al Xuelong, la glacirompa ŝipo de Ĉinio, en la 34a antarkta ekspedicio de la lando. La vojaĝo estas grava por Ĉinio por malkovri novajn kreskajn punktojn en multaj sciencoj, kaj ankaŭ pliigi la influon de la lando koncerne oceanografiajn esplorojn.

La tria intertraktado de la Eŭropa Unio kaj Britio pri la eliro de Britio el la unio komenciĝis lunde posttagmeze en Bruselo. La du flankoj marĉandos pri la pago de Britio por la eliro, civitanaj rajtoj de la unio kaj la landlimo de Nord-Irlando.

Ĉi-foja intertraktado daŭros kvar tagojn. En komuna gazetara konferenco antaŭ la intertraktado, Michel Barnier, ĉefreprezentanto de la EU pri la intertraktado kun Britio, refoje asertis, ke restas nemulte da tempo por diskuto de la du partioj pri la demando. Li diris, ke en tiu ĉi monato Britio publikigis dokumentojn de starpunkto pri la eliro, kaj la EU esprimis bonvenon pri tio kaj zorge studis tiujn dokumentojn. Li akcentis, ke ambaŭ flankoj devas serioze trakti la novan intertraktadon, kaj la EU esperas, ke la brita registaro forigos ambiguajn enhavojn el sia starpunkto.

Sud-koreaj progresemaj societoj okazigis gazetaran konferencon lunde proksime al la usona ambasadorejo en Seulo, urĝante la registaron tuj haltigi la pluan lokadon de la antimisila sistemo THAAD.

Deklaro publikigita de ses societoj diris, ke sud-korea kaj usona ministroj pri defendo planas okazigi intertraktadon en merkredo por diskuti pri akcelo de la lokado de la antimisila sistemo THAAD. Ili diris, ke la lokado tute ne utilas al Sud-Koreio, kaj la esenco estas konstrui la aliancon de Sud-Koreio, Usono kaj Japanio kaj serĉi la usonan hegemonion.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan lunde urĝis Israelon kaj Palestinon trakti la duflankan konflikton per du-ŝtata solvo.

Ergodan diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun palestina prezidento Mahmoud Abbas en Ankaro, ke la du-ŝtata solvo estas la historia respondeco de la internacia komunumo pri la palestina popolo. Turkio subtenas la starigon de sendependa palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj surbaze de la landlimo de la jaro 1967, kaj apogos plu la pacan procezon inter Palestino kaj Israelo.

Pakistana amaskomunikilo raportis, ke en la lastaj tagoj en diversaj lokoj de la lando pakistananoj okazigis manifestaciojn por protesti kontraŭ la paroloj de usona prezidento Donald Trump, kiuj kritikis Pakistanon pri protekto de teroristoj.

La raporto diris, ke lunde la protestantoj okazigis manifestacion en la pakistana nordokcidenta regiono Khyber. Ili alte levis la naciajn flagojn kaj laŭte kriis kontraŭusonajn sloganojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin