Ĉinaj landlimaj trupoj daŭre patrolas kaj garnizonas en la regiono Donglang

(GMT+08:00) 2017-08-29 18:26:04     Redaktoro:Xiong

La 29an de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la barataj landlimaj trupoj kaj ekipaĵoj pasintaj trans la landlimo jam estis ĉiuj retiritaj en sian teritorion, kaj ĉinaj landlimaj trupoj daŭre patrolas kaj garnizonas en la regiono Donglang.

En tiutaga gazetara konferenco Hua diris ke, por bezono de garnizonado kaj plibonigo de la lokaj produkt- kaj viv-kondiĉoj de la armeanoj kaj popolanoj, jam delonge Ĉinio faras infrastrukturan konstruadon, inkluzive ŝoseon, en la regiono Donglang. "Ni faros koncernan projektadon pri konstruado laŭ aktualaj cirkonstancoj," ŝi aldonis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin