Okazos la 22a kunveno por "Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Ĉina Suda Maro"

(GMT+08:00) 2017-08-29 18:55:14     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 29a de aŭgusto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la 30an de aŭgusto, en Manilo, Filipinoj, al Ĉinio kaj la landoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) okazos la 22a kunveno de miksa laborgrupo por plenumi la "Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Ĉina Suda Maro".

Hua Chunying diris, ke la partioj profunde interŝanĝos opiniojn pri plenumado de la "Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Ĉina Suda Maro", akcelado de kunlaboro sur maro, kaj intertraktado de "kodo de konduto en la Ĉina Suda Maro".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin