Ĉinio komencis unuan ĉirkaŭmondan ampleksan maran esploradon

(GMT+08:00) 2017-08-29 13:30:18     Redaktoro:Yu

Xiangyanghong 01, la elita scienca ŝipo de Ĉinio, lunde komencis sian ĉirkaŭmondan vojaĝon por la unua mara esplorado de la lando, kiu integras oceanan kaj polusan esplorojn.

Sub la Ŝtata Oceana Administracio, la esplorado fokusiĝos pri resursoj, la medio kaj klimato en siaj ses segmentoj, kaj plejparte efektiviĝos en la suda hemisfero.

En la kvara segmento, la ŝipo aliĝos al Xuelong, la glacirompa ŝipo de Ĉinio, en la 34a antarkta ekspedicio de la lando.

La vojaĝo estas grava por Ĉinio por malkovri novajn kreskajn punktojn en multaj sciencoj, kaj ankaŭ pliigi la influon de la lando koncerne oceanografiajn esplorojn.

Komenciĝante en Qingdao en orienta Ĉinio, Xiangyanghong 01 vojaĝos ĉirkaŭ 35 000 mejlojn dum sia 260-taga misio kaj revenos laŭ plano al Qingdao en la 15a de majo 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin