Novaĵoj  (Aŭgusto 30)

(GMT+08:00) 2017-08-30 16:11:03     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke la internacia komunumo kondamnas la misil-ĵeton de la KDPR; Francio okazigos internacian pintkunvenon pri klimato. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la lastatempan misil-ĵeton de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), postulante ĝin tuj haltigi tiajn agojn. La Sekureca Konsilio akcentis en deklaro, ke la agoj de la KDPR estas minaco ne nur al la regiono, sed ankaŭ al ĉiuj membroŝtatoj de UN.

La deklaro publikigita post nepublika interkonsiliĝo inter membroj de la konsilio diris, ke la Sekureca Konsilio esprimas gravan zorgon pri tio, ke la KDPR, per la misil-ĵeto trans Japanio kaj la lastatempaj agoj kaj publikaj deklaroj, intence rompis regionajn pacon kaj stabilecon kaj kaŭzis gravan sekurecan maltrankvilon en la tuta mondo. La Sekureca Konsilio postulas, ke la KDPR ne plu ĵetu balistan misilon kaj plenumu rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

La Sekureca Konsilio postulis, ke la KDPR forlasu ĉiujn nukleajn armilojn kaj ekzistantajn nukleajn programojn en kompleta, kontrolebla kaj neinversigebla maniero kaj tuj haltigu rilatajn aktivecojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke ĉiuj partioj devas sin deteni kaj labori kune por konservi pacon kaj stabilecon sur la Korea Duoninsulo, ĉar la pasinteco pruvis, ke premado kaj sankcioj ne povas solvi la demandon, kiu estas longtempa, komplika kaj kompleksa. Ŝi proponis, ke ĉiuj partioj trankvile kaj zorge studu la rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio. Ŝi klarigis, ke la rezolucioj konsistas el almenaŭ du partoj: bridi la nuklean kaj misilan disvolvadon de la KDPR kaj rekomenci la sespartian intertraktadon.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris marde en la cisjordania urbo Ramallah, ke la konstruado de judaj setlejoj fare de Israelo metas obstaklon sur la vojon al realigo de palestina-israela paco per la du-ŝtata solvo.

Guterres faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun palestina ĉefministro Rami al-Hamdallah. Li akcentis poste en gazetara konferenco, ke UN kaj li mem promesas amplekse antaŭenigi la efektivigon de la du-ŝtata solvo. Li aldonis, ke la gvidantoj de Palestino kaj Israelo devas krei favorajn cirkonstancojn por eviti reciprokan malamon, restarigi konfidon, serĉi elirejon por la efektivigo de la du-ŝtata solvo, kaj krei kondiĉojn por plibonigi la vivon de la palestina popolo.

Franca prezidento Emmanuel Macron anoncis marde en kunveno de francaj diplomatiaj senditoj al fremdaj landoj, ke Francio okazigos internacian pintkunvenon pri klimato en Parizo en la 12a de decembro, okaze de la 2a datreveno de la Pariza Interkonsento, por resumi progreson de la interkonsento, mobilizi necesajn fondusojn kaj akceli plu efektivigon de la interkonsento.

Macron diris en la kunveno, ke Francio organizos la internacian pintkunvenon kune kun la Monda Banko kaj ĉefaj partneroj de la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Li diris, ke la Pariza Interkonsento kiel ekzemplo de diplomatiaj klopodoj reflektas senlandliman malferman sintenon de diversaj landoj sur scienca bazo, kaj li faros sian plejeblon por efektivigi la interkonsenton.

Germana ĉefministro Angela Merkel marde kritikis la Eŭropan Union, ke ĝi ne povis bone solvi la krizon de rifuĝintoj en 2015 kaj alvokis la union decidi planon pri justa distribuo de rifuĝintoj kaj liveri pli da helpo al afrikaj landoj.

Merkel diris en gazetara konferenco, ke rilate al la demando de rifuĝintoj, en la interno de la Eŭropa Unio ankoraŭ mankas plano pri justa distribuo. Ŝi alvokis elradikigi la demandon de rifuĝintoj.

Ŝi diris ankaŭ, ke Germanio ne devas sin izoli, sed devas labori kune kun aliaj landoj por solvi la tutmondan demandon. Ŝi asertis, ke Eŭropo povas konservi prosperon kaj stabilecon, nur se ĝi zorgas pri la ĝenerala situacio, komunikiĝas kun najbaroj kaj helpas al ili trakti la demandon de ekonomia disvolvado.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov marde diris, ke la usona ambasadorejo en Rusio ĉesis doni ne-enmigrajn vizojn al rusaj civitanoj, tamen Rusio ne restriktos la laboron doni vizojn al usonanoj.

La 21an de aŭgusto, la usona ambasadorejo en Rusio anoncis, ke pro redukto de la nombro de laborantoj, ĝi ĉesos doni ne-enmigrajn vizojn en tuta Rusio ekde la 23a de aŭgusto, kaj ĝi rekomencos la intervjuon por ne-enmigraj vizoj en la 1a de septembro, dum tri usonaj konsulejoj en Rusio ĉesos doni ne-enmigrajn vizojn sen fiksa templimo.

La 2an de aŭgusto usona prezidento Donald Trump subskribis leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ Rusio, Irano kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko. Poste Rusio decidis malpermesi al la usona ambasadorejo uzi la feriejon Serebryany Bor en okcidenta Moskvo kaj kelkajn tenejojn en suda Moskvo, kaj postulis, ke la usona ambasadorejo reduktu la nombron de siaj dungitoj antaŭ septembro.

La irana novaĵ-televido raportis marde, ke irana ministro pri defendo Amir Hatami diris tiutage, ke Irano disvolvos plu teknikon de balista misilo.

La raporto citis la parolon de Hatami, ke la irana potencialo en disvolvado de balista misilo estas kontentiga, kaj la irana defendkapablo ne estas malpli forta ol malamikoj.

Hatami diris, ke la ter-aera misil-sistemo aĉetita el Rusio estis komplete instalita, kaj ankaŭ la ter-aera misil-sistemo Bavar-373, farita de Irano mem, estos metita al uzo.

En la komenco de aŭgusto, usona prezidento Donald Trump subskribis leĝprojekton pri novaj sankcioj kontraŭ Irano, la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Rusio je la preteksto, ke la antaŭaj du landoj disvolvas balistajn misilojn. Poste Irano adoptis leĝprojekton aldoni pli ol 500 milionojn da usonaj dolaroj da buĝeto al disvolvado de misila projekto por reagi al la novaj sankcioj de Usono.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris marde, ke la decido pri okazigo de referendumo, kiun faris la registaro de la Kurda Aŭtonoma Regiono, malobservas la konstitucion.

Abadi diris en gazetara konferenco, ke la decido pri okazigo de referendumo malobservas la konstitucion kaj ne havas leĝan efikon. Li asertis, ke la referendumo estas malĝusta kaj ne povas esti unuflanke aprobita. Li alvokis solvi restajn demandojn inter la centra registaro kaj la Kurda Aŭtonoma Regiono per dialogo.

La parlamento de la iraka provinco Kirkuk marde adoptis la mocion, permesante al la provinco partopreni en la septembra referendumo pri la sendependeco de la Kurda Aŭtonoma Regiono. Inter 26 parlamentanoj ĉeestantaj en la marda kunveno, 24 voĉdonis por partopreno en la referendumo kaj 2 sin detenis. En la provinco Kirkuk estas 41 parlamentanoj, kaj 15 parlamentanoj reprezentantaj la arabajn kaj turkmenajn civitanojn, bojkotis la kunvenon pro forta opono kontraŭ la planita referendumo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin