Ĉinio jam pretas por renkontiĝo de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2017-08-30 19:22:38     Redaktoro:Xiong

La 30an de aŭgusto, en la gazetara konferenco okazigita de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj por la naŭa kunveno de gvidantoj el kvin BRICS-landoj kaj la kunveno de dialogo inter la landoj de nove leviĝantaj merkatoj kaj la evoluantaj landoj, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke dum unu jaro ni, ĉirkaŭ la fadeno "konstantigi la partnerecon de BRICS-landoj, malfermi pli brilan estontecon", forte akcelis por BRICS-landoj ekonomie praktikan kunlaboron, politike sekurecan kunlaboron kaj socikulture interŝanĝan kunlaboron, kaj per tio formiĝis nova situacio, en kiu ekonomio, politiko kaj socikulturo, kiel tri ĉaroj, marŝas paralele.

Wang diris, ke por la renkontiĝo de BRICS-landoj la urbo Xiamen faris plenan pretigadon, kio donas firman bazon por sukcesigi la renkontiĝon kaj ankaŭ enŝprucigi fortan dinamikon por la dua "ora jardeko". Ĉinio jam estas preta, Xiamen jam estas preta. La bela ardeinsulo estas atendanta la alvenon de gastoj el diversaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin